Faŝismo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Hashar (diskuto | kontribuoj)
e warnfile Adding:lt,ru,cs,sl,bg,he,fi,da
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
Faŝismo, en la strikta signifo de la vorto, estas politika ideologio lanĉita de [[Benito MUSSOLINI]] kaj reganta en [[Italio]] dum la jaroj [[1922]]-[[1943]]. Ofte, sed ne tute korekte, ĝi estas uzata ankaŭ pri alilandaj ideologioj pli-malpli similaj, ekzemple la germana [[naziismo]] kaj la hispana [[Hispana Falango|falangismo]]. Cetere, la termino ne malofte estas uzata kiel ĝenerale mallaŭda vorto por iu ajn ideologio kontraŭa al tiu de la parolanto.
 
La faŝismon karakterizas interalie koncentrigo de la potenco en la mano de unu persono aŭ grupo de malmultaj personoj, realigado de la interesoj de socia malplimulto, forigo de homaj/civitanaj rajtoj kaj demokratiaj leĝoj, naciisma propagando, inscenigo de "heroaj agoj" kaj "brilaj sukcesoj" por glorumi la eksterordinarajn kapablojn de la reganto(j), tendenco al kontrolado de ĉiuj terenoj de la socio flanke de la reganto(j), kiu(j) siaflanke mem ne plu estas influebla(j)/kontrolebla(j) de la socio, eĉ ne de tiuj, kiuj iam iniciatis aŭ subtenis la instalon de la reganto(j). Faŝismo proponiĝas kiel problemsolvilo en krizaj evolufazoj de postfeŭdaj socioj, baraĵo por malhelpi [[Komunismo|komunisman]] revolucion kaj gardi la plejparton de la jamaj sociaj strukturoj, tradicioj, kaj privilegioj, sed samtempe kiel ia "revolucio" kiu zorgos pri la popolo, kaj povas ofte gajni konsenton de vastaj partoj de klasoj aŭ grupoj, kiuj sentas sin malavantaĝumitaj.