Diplomo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 13:46, 19 mar. 2005

Pedagogio - Sporto

Diplomo estas oficiala dokumento atestanta rajton, privilegion aŭ rangan titolon (PIV. Ĝi povas esti presita aŭ artisme skribita, sed plej ofte temas pri antaŭpresita formularo, kie oni permane enskribas la nomon kaj rajton de la ricevonto.

Ekzistas diplomoj pri nobeligo, pri honora membreco, diplomoj de sportistoj pri iliaj venkoj en konkursoj k.s.

En pedagogio ĝi estas atestilo de lernejo aŭ universitato pri atingita klereco aŭ pedagogia rango, pri sukceso en koncernaj ekzamenoj.

Universitatoj diplomas kandidatojn, kiuj verkis kaj sukcese defendis sian diplomlaboraĵon. Post diplomiĝo ili fariĝas diplomitoj en sia fako (ekz. diplomita instruisto).