La regiona distrikto '''Bad Kissingen''' (germane: '''[[distrikto (Germanio)|Landkreis]]''') situas en la ekstrema nordokcidento de la [[federacia lando (Germanio)|federacia lando]] [[Bavario]], kiu estas subŝtato de [[Germanio]]. La urbo [[Bad Kissingen]] estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 1.139 km² loĝas 109.200 homoj; do meznombre 96 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Bavario la koncerna nombro estas 176, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo la distrikto Bad Kissingen estas signita per '''7'''.