Adobo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto forigo de: ru:Саман
Linio 7:
==Fizika-kemiaj fenomenoj ligataj je la argila sekiĝo kaj bakado==
 
Se oni konsideras malsekan [[argilo]]n, taŭge knedebla per [[mano]]j, ĉirkaŭ unu kvarono elde ĝia [[maso]] konsistas el [[libera akvo]] (opone al la [[konsistiga akvo]], kiu estas kemie kombinata kun la alumini-silikataj [[kristalo]]j). Dum la [[sekiĝo]], tiu [[akvo]] vaporiĝas, la argilaj eroj, ne plu ĉirkaŭataj de [[mufo]] da akvaj [[molekulo]]j, pliproksimiĝas kaj malmoviĝas unu rilate al la aliaj; tio klarigas, kial la argilo, sekiĝante, malgrandiĝas kaj perdas sian [[knedebleco]]n.
 
Ju pli la argilaj eroj estas fajnaj, des pli la malgrandiĝo estos granda, ĉar la [[materio]] entenas pli da akvo. Kiam oni almetas al la [[tero]] pli grandajn erojn el neknedebla materio ([[sablo]] aŭ [[ŝamoto]]), tio estigas [[kanalo]]jn kaj [[poro]]jn, per kiuj la akvo povas facile eliri. Tia Argilo estas nomata "kun malfermita pasto", ĝia malgrandiĝo kaj knedebleco estas pli malgrandaj, ĝi sekiĝas pli rapide, kaj ĝi malpli riskas eksplodi dum la [[bakado]].