Dobřichovice: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ligo al KAVA-PECH
eNeniu resumo de redakto
Linio 8:
 
 
La urbeto dum la tuta tempo de sia historio apartenis al Kavalira ordeno de Kruculanoj kun ruĝa stelo. Tial ankaŭ la simbolo de la ordeno (kruco kaj sesangula ruĝkolora stelo) aperas en blazono de la urbeto. La unua mencio pri Dobřichovice devenas el la jaro [[1253]], kiam ĉeĥa reĝo [[Václav la 1-a]] konfirmis ties donacon al Ordeno de Kruculanoj. Sed la unua priloĝigo estas multe pli malnova kaj la unua vilaĝo de slava familio Dobřichov situis en la loko de hodiaŭa Karlík, malproksima 1,5 km. Pri renovigo de kastelo post [[Jan HUS|husanaj]] militoj meritis kruculana grandmajstro Hynek Berka el Dubé, kiu igis sur la loko de burgaro konstrui [[renesanco|renesancan]] kastelon, servanta plu kiel sidejo kaj li fondis „sinjoran ĝardenon“, hodiaŭa parko kontraŭ urbetoficejo. Dum la [[Tridekjara Milito|tridekjara milito]] la vilaĝo suferis, kiam ĝi estis en la jaro [[1631]] komune kun la kastelo forbruligita de [[Svedio|svedoj]]. La kastelo estis poste renovigita. En la jaro [[1679]] estis al la kastelo alkonstruita kapelo. En la jaro [[1779]] la kastelo denove forbrulis kaj poste ĝi estis alikonstruita en hodiaŭan, pli malfrue [[baroko|barokan]] aspekton. Kruculanoj proprumis en Dobřichovice krom la kastelo ankaŭ arbarojn kaj arbargardistejojn, grandbienon kaj multajn kampojn. Kun nuligo de servuteco kaj pli malfrue ankaŭ laborego en la vilaĝo evoluis kamparana kaj metia gildoj. Kruculanoj iom post iom vendis parton de siaj kampoj aŭ al lokaj kamparanoj aŭ kiel konstruparceloj. En la jaro [[1862]] estas finita la unua masonita lernejkonstruaĵo. En la jaro [[1863]] estas komencita fervoja trafiko [[Prago]] – [[Plzeň]] kaj la urbeto tre proksimiĝas per tio al Prago. En la jaro [[1872]] estas dokumentita la plej granda inundo (500-jara akvo). En [[1876]] Dobřichovice estas avancigita je urbeto. Ekde la 80-a jaroj de la [[19-a jarcento]] komenciĝas granda evoluo de la urbeto, bonhavaj praganoj ĉi tie konstruas vilaojn, kutime sole kiel somerrestadejoj en montetriĉa dekstreflanka parto nomata Brunšov. En la jaro [[1896]] estas komencita konstruado de la unua ponto trans rivero [[Berounka]]. La ponto estis malfermita preskaŭ unu jaro post tio, la [[15-a de julio|15-an de julio]] de [[1897]]. Post la jaro [[1918]] okazas plua evoluo de la urbeto, oni konstruas familiajn domojn en orienta parto de la urbeto en la maldekstra bordo. Muelisto [[Karel HAVLÍK]] konstruas turbinon kaj li elektrigas la urbeton, kruculanoj konstruas en Brunšov akvokondukilon. Fine de la 30-a jaroj de la [[20-a jarcento]] oni parceligas kampojn en la norda parto de la urbeto direkte al Karlík. Pluaj grandaj inundoj trafis la urbeton en la jaroj [[1941]] kaj [[1947]]. En la 50-aj jaroj oni konstruas laŭlonge laŭ ambaŭ bordoj de rivero Berounka digojn, kiel ŝirmoŝirmon antaŭkontraŭ inundoj. Post la [[dua mondmilito]] ekprenas regadon [[komunismo|komunistoj]], la urbooficoj estas perdantaj siajn kompetencojn, sed ankaŭ la posedaĵon kaj siajn proprajn enspezojn. Malnova pramejo en la orienta parto de la urbeto estas anstataŭigita en la jaro [[1975]] per ŝtala tabulponteto por piedirantoj. En la jaro [[1979]] estas malfermita nova infanvartejo kaj en la jaro [[1984]] nova lernejkonstruaĵo. En julio de [[1981]] venis plua granda inundo, sed la digoj malhelpis elverŝadon de akvo en la stratojn. Post novembro de [[1989]] revenas vera memstareco de la urbeto, sed ĝi estas blokata pro grandega interna ŝuldo. En la jaro [[1990]] estas deŝirita la 93 jarojn malnova ponto tra [[Berounka]] kaj ĝi estas anstataŭigita per armea unudirekta provizoraĵo. Ekde la [[1-a de januaro]] de [[1993]] Karlík fariĝas memstara vilaĝo. En la jaro [[1996]] estas por elspezoj de la urbeto konstruita nova ŝtala arkponto sur la devena loko kun eluzo de malnovaj pilieroj. En la jaro [[1998]] estis al la urbeto donita blazono kaj standardo.