Reinaldo Geyer: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Reinaldo Frederiko GEYER''' /Rej'nałdu frede'riku 'gajaR/ ([[pseŭdonimo]] ''Alcaime'') naskiĝis en [[1885]] kaj mortis en [[1964]], malgraŭ "[[Enciklopedio de Esperanto]]" diras ke li mortis antaŭ 1930. Li estis [[kuracisto]], [[anarĥismo|anaĥisto]] kaj [[brazila esperantisto]] en frua 20-a jarcento en [[Porto-Alegro]]. Li studis [[medicino]]n en [[Rio de Janeiro]] kaj, post diplomiĝo, estis estro de sektoro pri [[sorologio]] de [[Instituto Oswaldo Cruz]] kaj poste [[profesoro]] de [[Faculdade de Medicina e Farmácia do Rio Grande do Sul]].
 
Li publikis kelkajn artikolojn en lokaj revuoj pri Esperanto kaj en Esperanta gazetoj pri [[Brazilo]]. Redaktoro de [[Brazila Revuo Esperantista]], unua prezidanto de [[Brazila Ligo Esperantista]] (nuna [[Brazila Esperanto-Ligo]]). Li ankaŭ estis redaktoro de [[anarĥisma revuo]] "[[A Luta]]" de [[1906]] ĝis [[1912]].
 
Li estis unu el fundantoj de anarĥisma lernejo [[Escola Eliseu Reclus]], kie li instruis [[ortografio]]n kaj [[Esperanto]]n. Kiel kuracisto, li estis unu el unuaj homoj en Brazilo, kiuj defendis ke la [[seksumado]] ne estu nur pro reprodukto, sed pro plezuro de paro, kaj la uzon de metodoj por eviti [[gravedeco]]n.