Matiaso Bel: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: de:Matej Bel
Neniu resumo de redakto
Linio 11:
(fragmento)
 
Slovakoj, egale kiel la plejparto de Hungaroj, diferencas inter si multe laŭ lingvoj kaj kutimoj. Sed ili ĉiuj estas persistemaj en laboro, kunkreskintaj kun la tero, noblamoraj, senkonsidere pri tio, ĉu ili loĝas en montara regiono aŭ sur [[ebenaĵo]]. Tiuj ĉi lastaj ne devas tiom labori, havante pli fekundajn kampojn, kaj male, la unue menciitajn, precipe tiujn, kiuj loĝas en pli malproksimaj montaroj, devigas la naturo okupiĝi pri diversaj lignoprilaboraj laboroj. Tiuj, kiuj loĝas sur platejoj, okupiĝas prefere pri potfarado. Sed kaj la unuaj kaj la aliaj alportadas siajn manufakturaĵojn en la ebenaĵojn por vendi ilin tie. Tiel ĉi ili plejparte gajnas siajn vivrimedojn. Sed cetere ili ĉiuj pro nefekunda tero vivas en mizero kaj malriĉeco. Malgraŭ tio ili tamen estas honestaj kaj egale lertaj kiel diligentaj...
Egale kiel Hungaroj, ili edziĝas en plenekfloro de sia juneco. Sed ili havas tute diferencajn kutimojn. Nome Hungaroj alvenigas siajn junedzinojn laŭ malnovaj kutimoj sen grandaj ceremonioj. Slovakoj, tute male, praktikas ĉe tio tiom da diversaj ceremonioj, ke estas malfacile ilin unuope mencii. Unue ili sabate dum krepusko kunvenas kvazaŭ por gastigo; tion oni nomas „kunveni por manĝi kaĉon“. Helpe de du knabinoj estas kunvokataj la samaĝulinoj de la fianĉo. Al la gastigo oni kunvokas ankaŭ la fraŭlojn, kaj ili prizorgas la dancamuzon. Poste ili amuziĝas ĝis malfrua nokto kaj ĉe la disiro esprimas grandan dankon por la honorigo manifestita al ili per la alvoko. La disiro okazas kun laŭta kantado.
Kiam venas dimanĉo, okazas la edziĝfesto kun kamparana sento de memestima fieriĝemo laŭ la materiaj eblecoj de la gepatroj. Je fiksita horo oni iras, dancante dumvoje, en la preĝejon, kie la gefianĉoj estas solene geedzigitaj. Poste ĉe la sonoj de violonoj kaj sakfajfiloj oni revenas en la domon, kie okazas la edziĝfesteno. Tie fine oni komencas festeni kaj danci kaj mankas tie nenia speco de vilaĝa amuziĝo, kiun oni nur povas al si imagi. Dum tia gajeco kaj amuzado la edziĝfesteno ofte daŭras eĉ ok tagojn kaj la kostojn ofte pagas la junedzo.