Nigra morto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
AlleborgoBot (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''nigra morto''' estis [[epidemio]] de [[pesto]] en la [[mezepoko]]. Ĝia unua apero kaŭzis amasan morton en [[Eŭropo]], inter [[1347]] kaj [[1351]]. Proporcie, ĝi postulis pli da vivo ol la pli fruaj epidemioj aŭ militoj.
 
La pesto disvastiĝis el [[Ĉinio]] kaj interna [[Azio]], Eŭropon atingis en 1347, post kiam [[kipĉakoj]] atakis ĝenovan setlejon sur [[Krimeo|Krimea duoninsulo]] kaj ili katapultis pestoinfektitajn kadavrojn en la urbon. La malsano disvastiĝis el la mediteraneja havenoj kaj atingis en 1347 [[Sicilio]]n, poste nordan [[Afriko]]n, la [[Itala duoninsulo|Italan duoninsulon]], [[Iberio]]n, [[Anglio]]n kaj [[Francio]]n (1348), [[Aŭstrio]]n, [[Hungario]]n, [[Svislando]]n, [[Germanio]]n kaj la Germanan ebenaĵon[[ebenaĵo]]n (1349), same [[Skandinavio]]n kaj la [[Baltikumo]]n (1350). La pesto revenis en 1361–63, 1369–71, 1374–75, kaj 1390, 1400.
 
La morta proporcio estis la plej granda en la dense loĝitaj urboj, inter monaĥoj. Malpli suferis la Princlando de Milano, Flandrio kaj Béarn, dum multaj mortis en Toscana, Aragonia, Katalonia kaj Languedoc.