Granda incendio de Londono: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Linio 47:
=== Dimanĉo ===
[[Dosiero:Fire_thumb_sunday.png|left|thumb|300px|Proksimuma amplekso de la fajro je la vespero de dimanĉo, la [[2-a de septembro]].<small><ref>La informoj por la ĉiutagaj mapoj devenas de Tinniswood 58,77,97.</ref></small>]]
Fajro aperis en la bakejo de Thomas Farriner ĉe [[Pudding Lane]] iom post [[noktomezo]] je dimanĉo la [[2-a de septembro]]. La tuta familio estis enkaptita en la supra etaĝo, sed sukcese fuĝis al najbara domo per fenestro, escepte de tro timigita servistino, kiu do fariĝis la unua viktimo de la incendio<small><ref>Tinniswood 42-43</ref></small>. La najbaroj provis estingi aŭ almenaŭ mildigi la fajron. Unu horon poste alvenis ŝtatoficisto de la [[paroĥo]]: li opiniis, ke necesis detrui la apudajn domojn por preventi pluan kreskon. Pri tio la loĝantoj protestis, kaj la [[Lordo Urbestro de Londono|Lordo Urbestro]] [[Thomas Bloodworth]], kiu sole rajtis kontraŭstari ilin, estis alvokita. Kiam Bloodworth alvenis, la flamoj jam konsumis la apudajn domojn kaj direktis al la paper-stokejoj kaj bruleblaj konstruaĵoj de la riverbordo. La plej spertaj fajrosoldatoj urĝis eki la detruadon sed Bloodworth rifuzis, ĉar la loĝejoj estis plejparte luigitaj kaj la proprietuloj ne troveblis. Oni ĝenerale konsideras, ke Bloodworth estis nomumita al la ofico de Lordo Urbestro nur kiel oportuna, servila oficisto, kaj ne pro la apartaj talentoj, kiujn tia posteno normale bezonuspostulas. Li panikiĝispanikis kiam aperis subita urĝo<small><ref>Tinniswood, 44: "''Li ne havis la sperton, la estrokapablon aŭ la naturan ordonpovon por preni sur sin la situaciosituacion.''"</ref></small>. Premita de la ĉeestintaj personoj, li faris la ofte cititan rimarkon "''Fi ! Virino kapablus pis-estingi ĝin''", kaj foriris. Post la detruo de la [[City (Londono)|City]], [[Samuel Pepys]] reanalizis la eventojn kaj skribis je la [[7-aan de septembro]] [[1666]] en siasian taglibrotaglibron: "''Oni ja tra la tuta mondo lamentas pri la simpleco'' [t.e. la stulteco] ''de mia Lordo Urbestro ĝenerale; kaj pli aparte koncerne tiun aferon de la fajro, reĵetante ĉion sur li''".
 
Je la sepa matene, Pepys, kiu estis grava oficisto en la [[Navy Office]], supreniris la [[Turo de Londono|turon de Londono]] por obteni aeran panoramon de la fajro: li skribis en siasian taglibrotaglibron, ke la orienta vento jam aliformigis la fajron en vastan incendion. Ĝi komplete detruis plurajn preĝejojn kaj, li taksis, 300 domojn, kaj plie atingis la riverbordon. La konstruaĵoj sur la [[ponto de Londono]] estis brulantaj. Utiligante [[boato]]n por ekzameni la detruaĵojn ĉirkaŭ Pudding Lane el mallonga distanco, Pepys priskribis "''lamentan''" fajron, "''ĉiuj klopodante por forpreni siajn havaĵojn, ĵetante ilin en la riveron aŭ metante ilin sur barĝojn ; malriĉuloj restante en siaj domoj kiel eble plej longe, ĝis la fajro mem apudas ilin, kaj tiam kurante en boatojn, aŭ grimpante el unu ŝtuparo al alia ĉe la riverbordo''". Pepys pluiris okcidenten sur la rivero ĝis la kortego en [[Whitehall]], "''kie homoj venis al mi, kaj mi faris al ili priskribon, kiu konsternis ilin, kaj pri tio oni raportis al la Reĝo. Mi estis do alvokita, kaj ja diris al la Reĝo kaj al la Duko de York tion, kion mi vidis ; ke, esceptekrom se sialia Majesto ordonus la detruadon de domoj, nenio povos haltigi la fajron. Ili ŝajnis tre malserenaj, kaj la Reĝo ordonis al mi iri al mia Lordo Urbestro en sia nomo, kaj ordoni al li ŝpari neniun domon, kaj detrui ĉiudirekte antaŭ la fajro''". La frato de [[Karlo la 2-a (Anglio)|Karlo]], la [[Jakobo la 2-a (Anglio)|duko de York]], proponis la helpon de la regimento [[Life Guards]] por kontraŭi la fajron<small><ref>Taglibro de Pepys, [[2-a de septembro]] [[1666]].</ref></small>.
 
[[Dosiero:Samuel Pepys.jpg|thumb|200px|right|"''Vidi tion igis min plori.''"<br>[[Samuel Pepys]] ([[1633]]-[[1703]]), pentrita de [[John Hayls]] en [[1666]], en la jaro de la granda incendio.]]