Brunkapa mevo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 20:
 
==Kutimoj==
La brunkapaj mevoj vivas en lagoj kaj riveroj sur altebenaĵoj[[altebenaĵo]]j. En marto ili translokiĝas al fekundiĝejoj. Ili aktivadas 3-5-ope kaj serĉas fiŝetojn en malprofunda akvo, sed ili ne kapablas plonĝi. En aprilo ili flugas en aroj al insulo kaj tie okupas lokon por konstrui neston.
 
Ili faras neston ĝenerale sur malkompakta aŭ sabloza terpeco unue en la mezo de insulo, kaj poste ĉe ĝia bordo. Ili pariĝas en nesto aŭ ties ĉirkaŭaĵo. Ili demetas ovojn de aprilo ĝis junio. En ĉiu nesto estas 1-6 ovalaj ovoj en koloroj helverda, helbruna, helgriza aŭ okra, kaj surhavantaj tebrunajn makulojn kaj striojn. Ordinare la gebirdoj alterne ekkovas tuj post kiam la birdino ellasas la unuan ovon. Kiam unu el ili kovas ovojn, la alia staras apud la nesto aŭ serĉas nutraĵon ekstere. Reveninte, la nutraĵserĉanta birdo malleviĝas ĉe la neston kaj ekkaresas la kovantan birdon per la beko, balancas la kapon kaj poste ili interŝanĝas la lokon. La kovado daŭras 22-24 tagojn. La novnaskitoj kovritaj de lanugo estas helbrunaj, laktflavaj, grizblankaj, okraj kaj punktitaj de nigraj makuletoj, kun karnoruĝa beko kaj malhelruĝaj tarsoj kaj ungoj. Dum unu semajno post sia naskiĝo, la idoj moviĝas sub la flugiloj de la gepatroj, poste ili jam povas paŝi ĉirkaŭ la nesto. La gepatroj nutras siajn idojn per akvaj puloj kaj fiŝetoj. Post ĉ. kvar semajnoj iliaj plumoj bone elkreskas, sed ili ankoraŭ bezonas nutradon de siaj gepatroj. En la mezo de oktobro ili translokiĝas al la sudo.