Transskribado Hepburn: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Historio: gramatikaj korektoj
Linio 5:
== Historio ==
 
La sistemo '''Hepburn''' de [[latinigo]] (ヘボン式, ''Hebon-shiki''; plennome : ヘボン式ローマ字 ''Hebon-shiki Rōmaji'' [hebonŝiki rōmaĵi]) estas nomita laŭ la usona misiisto kaj lingvoesploristo [[James Curtis Hepburn]], kiu en [[1867]] eldonis la unuan [[Japana-Angla vortaro|Japanan-Anglan vortaron]] 和英語林集成 ''Waei-Gorinshūsei'' (la unua vortaro kun ''rōmaji'' estis la japana-portugala vortaro 日葡辞書 "[[Nippo Jisho]]" eldonita en 1603). En la unua eldono de la ''Waei-Gorinshūsei'' sinjoro Hepburn ankoraŭ uzis ''dzu'' anstataŭ ''zu'', ''uye'' anstataŭ ''ue'', ''kio'' anstataŭ ''kyo'' ktp. - la originala ''rōmaji'' de Hepburn ankoraŭ ne estis ''Hepburn-shiki Rōmaji''.
 
En [[1885]] la japana registaro komisiis la latinigon de la japana al grupo de japanaj kaj fremdlandaj sciencistoj, kaj Hepburn estis unu el tiuj. En [[1886]] Hepburn uzis la sistemon proponitan de la komisiono en la 3-a eldono de la ''Waei Gorin Shūsei'' (改正増補和英英和語林集成 ''Kaisei Zōho Waei-Eiwa Gorin Shūsei'' - reviziita kaj pliampleksigita japana-angla kaj angla-japana grandvortaro), kaj la komisiona sistemo poste ricevis sian nunan nomon kiel "sistemo de la vortaro eldonita de Hepburn": la '''Hepburn-Sistemo'''. La nomo de la komisiono estis 羅馬字会 Rōmajikai [aŭ: Rômazikwai] - "Societo por la Latinigo de la Japana alfabeto" <ref>http://www.roomazi.org/</ref> kaj siaĝia propono de 1885 nomiĝis: 羅馬字にて日本語の書き方 rōmaji nite nihongo no kakikata (maniero skribi la japanan latinskribe).
 
La sistemon Hepburn oni sekveposte kelkfoje iomete ŝanĝis, sed la ŝanĝoj koncernas nur kelkajn esceptojn: en la originala sistemo la partikoloj へ ''he'' kaj を ''wo'' estis skribataj ''ye'' kaj ''wo'' (nune: ''e'' kaj ''o''), kaj en certaj vortoj la silaboj ''ka'' kaj ''ga'' skribiĝis ankoraŭ kiel ''kwa'' kaj ''gwa'', ekz. 火事 ''kwaji''. Tiu sistemo nomiĝas 標準ヘボン式ローマ字 Hyōjun-Hebon-shiki Rōmaji [hjōĵun hebon-ŝiki rōmaĵi] "'''Norma Hepburn-Sistemosistemo'''".
 
En [[1954]] aperis la 3-a eldono de la "Kenkyusha's New Japanese-English Dictionary" uzante uzanta novan version de la Hepburn-sistemo, en kiu la silabfina ん ''n'' estas ĉiam skribita kiel ''n'', neniam kiel ''m'' (ekz. ''kanpai''). Tiu nova sistemo nomiĝas 修正ヘボン式ローマ字 Shūsei Hebon-shiki Rōmaji [ŝūsei hebon-ŝiki rōmaĵi] "'''Reviziita Hepburn-Sistemosistemo'''", kaj estas nun la plej uzata sistemo en modernaj vortaroj.
 
Malgraŭ la intenco de la japana registaro, kiu preferas la japanan [[Kunrei|Kunrei-Sistemonsistemon]], post 1960 la uzo de la angla-orientiĝa ''Hepburn-Sistemosistemo'' disvastiĝis en Japanio; ankaŭ eksterlande la uzo de la portugala, nederlanda, germana, kaj franca transskribsistemoj anstataŭiĝis per la "angleca" Hepburn-Sistemosistemo, kiu mondvaste estas nun la plej uzata sistemo por la transskribado de la japana.
 
==Leĝa statuso==