Föhr: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: La insulo '''Föhr''' (frise ''Feer'', dane ''Før'') apartenas al la Nordfrisaj insuloj en la Norda Maro. Ĝi situas en la nordokcidento de la ...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 22:46, 22 sep. 2007

La insulo Föhr (frise Feer, dane Før) apartenas al la Nordfrisaj insuloj en la Norda Maro. Ĝi situas en la nordokcidento de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio de Germanio, kaj estas parto de la historia regiono kaj nuna administra [[distrikto (Germanio)|distrikto Norda Frislando.

satelita bildo
Dosiero:07-07-2004-0004a.JPG
plaĝo de la vilaĝo Utersum dum malalta tajdo kun rigardo al la norda pinto de la najbara insulo Amrum
Dosiero:Föhr 005.jpg
venta muelejo kun la latina nomo Venti Amica (amikino de la vento) el la jaro 1879 en Wyk auf Föhr

Geografio

La insulo Föhr situas sudoriente de la najbara insulo Sylt kaj estas la dua plej granda el ĉiuj insuloj de Germanio en la Norda Maro. Inter la insuloj de Germanio, kiuj nur atingeblas per ŝipo aŭ aviadilo, Föhr laŭ areo kaj laŭ enloĝantaro estas la plej granda.

Föhr inter la frisaj insuloj nomatas "la verda insulo", ĉar inter la najbaraj insuloj Amrum kaj Sylt ĝi estas relative bone protektata de la ŝtormoj de la Norda Maro kaj tial ĝia plantaro havas pli bonajn cirkonstancojn je disvolviĝo ol sur la najbaraj insuloj. La insulo larĝas 6,8 kilometrojn kaj longas 12 kilometrojn - entute ĝi kovras areon de 82,82 kvadrataj kilometroj. Dum la nordo konsistas el agrikulture fekunda aliuia grundo, la sudo konsistas el sabla grundo. La plej alta punkto de la insulo, la monteto SylvertSalvert, situas 13 metrojn super la marnivelo, proksime de la plej eta insula vilaĝo, Witsum.

Ĝis granda inundo de la jaro 1362 Föhr ne estis insulo, sed apartenis al la kontinento kaj ligiĝis al la maro per profundaj golfetoj.

Kiel ankaŭ la najbaraj insuloj, Föhr estas multe frekventata feria insulo. El la pramŝipa haveno Wyk ĉe la suda insuloflanko ĝis la mezo de la okcidenta bordo etendiĝas 15 kilometrojn longa sabla plaĝo. Norde kaj nordokcidente de la insulo troviĝas aparte protektata zono de la Nacia Parko ŝlesvigo-holstinia vadomaro.

La insulo apartenas al la distrikto Norda Frislando kaj fine de 2003 sume havis 8.649 konstantajn enloĝantojn. Al tio aldoniĝas la anoj de nordgermanaj urboj, kiuj havas dometon kaj oficialan duan loĝlokon sur la insulo, kaj kompreneble la multaj dumtempaj turistoj, kiuj aparte multas dum la sunplena somero, sed ankaŭ ekzistas dum aliaj sezonoj. La ĉefa insula loĝoloko Wyk (bi a Wik), estas la sola urbo de la insulo kaj de la mezo de la 19-a jarcento estas baneja urbo. La 16 insulaj vilaĝoj troviĝas en 11 komunumoj, kiuj administre kunligiĝas en la komunumaro Amt Föhr-Amrum:

Dosiero:Wyk marponto.jpg
panoramo de Wyk de la ligna marponto, fone la sabla digo (februaro 2007)

Lingvo

Poksimume 2.000 inulanoj, aparte en la okcidento de la insulo, parolas dialekton de la frisa lingvo. La dialekto nomiĝas laŭ la insula nomo FeringFöhring kaj havas pli okcidentan kaj pli orientan variaĵon. En la oriento de la insulo, aparte en la urbo Wyk, pli parolatas la plat- kaj ankaŭ altgermana.

Retaj ligiloj

greke la oficialaj paĝoj de la insulo (germanlingvaj) greke paĝoj de la vadomara naturpotekta stacio sur la insulo (same altgermanaj) greke "Föhr lieben" - studa projekto de la universitato de Kijlo kun multaj insulaj informoj(germanlingvaj)

Koordinatoj: 54° 43' 2" norde, 8° 29' 56" oriente