Föhr: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: La insulo '''Föhr''' (frise ''Feer'', dane ''Før'') apartenas al la Nordfrisaj insuloj en la Norda Maro. Ĝi situas en la nordokcidento de la ...
 
eNeniu resumo de redakto
Linio 8:
La insulo Föhr situas sudoriente de la najbara insulo [[Sylt]] kaj estas la dua plej granda el ĉiuj insuloj de Germanio en la [[Norda Maro]]. Inter la insuloj de Germanio, kiuj nur atingeblas per ŝipo aŭ aviadilo, Föhr laŭ areo kaj laŭ enloĝantaro estas la plej granda.
 
Föhr inter la frisaj insuloj nomatas "la verda insulo", ĉar inter la najbaraj insuloj [[Amrum]] kaj Sylt ĝi estas relative bone protektata de la ŝtormoj de la [[Norda Maro]] kaj tial ĝia plantaro havas pli bonajn cirkonstancojn je disvolviĝo ol sur la najbaraj insuloj. La insulo larĝas 6,8 kilometrojn kaj longas 12 kilometrojn - entute ĝi kovras areon de 82,82 kvadrataj kilometroj. Dum la nordo konsistas el [[agrikulturo|agrikulture]] fekunda [[aliuiaaluvia grundo]], la sudo konsistas el sabla grundo. La plej alta punkto de la insulo, la monteto ''Sylvert'' aŭ ''Salvert'', situas 13 metrojn super la [[marnivelo]], proksime de la plej eta insula vilaĝo, [[Witsum]].
 
Ĝis granda [[inundo]] de la jaro [[1362]] Föhr ne estis insulo, sed apartenis al la kontinento kaj ligiĝis al la maro per profundaj golfetoj.