[[Fiziko]] > [[Sistemo Internacia de Unuoj]] > herco
----
'''Herco''' estas derivita unuo de la [[frekvenco]] en la [[Sistemo Internacia de Unuoj]]. Unu herco egalas al unu ciklo (fojo, oscilo) por [[sekundo]].
Ĝia mezurunuo estas "Hz".
La unuo estis nomita laŭ la fizikisto [[Heinrich Rudolf Hertz]].
* kiloherco, kHz, mil cikloj je sekundo
* [[megaherco]], MHz, miliono da cikloj je sekundo