Diskuto:Klemens von Metternich: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Eble post feriaj tagoj...
"Von" kiel parto de la nomo
Linio 1:
Ĉu Von apartenas al familinomo de li? Ĉu ne estas nur prepozicio? En artikolo pri Bismarck estas [[Otto Von BISMARKBISMARCK]] [[Vikipediisto:Roberto|Roberto]] 22:51, 25. Mar 2005 (UTC)
 
:Mi ne estas fakulo pri nomoj; verkante la artikolon mi eliris de la simpla difino, ke familia nomo estas nomo, kiun oni hered(ig)as kaj havas komuna kun sia familio. En tiu senco la vorto "VON" estas parto de la familia nomo. Sed certe oni povas trovi alian difinon, laŭ kiu ĝi ne estas. Mi vidas, ke la artikolon pri [[Otto von BISMARCK]] verkis vi, do verŝajne vi uzis alian difinon. -- [[Vikipediisto:Ismo|Ismo]] 23:06, 25. Mar 2005 (UTC)
Linio 12:
 
::Kiel mi diris, tiu dependas de la kulturo... Eble post la feriaj tagoj, ni trovos iun kiu povos opinii pli serioze. [[Vikipediisto:Roberto|Roberto]] 18:44, 26. Mar 2005 (UTC)
 
La afero pri la nomformoj kun "von" estas ja iomete komplika, sed leĝe klare normita. "Von", iam predikato de nobeleco, en '''Germanio''' laŭ la artikolo 109 de la regna konstitucio de Weimar, kiu forprenis la privilegiojn de la nobelularo, ek de la 14-a de Aŭgusto 1919 fariĝis simpla parto de la nomo.<br>Do, oni skribu "Otto von Bismarck", en kutima leksika alfabeta vicordo "Von Bismarck, Otto". En Aŭstrio la leĝo tute forprenis tiun parton de la nomoj. Do, la iama imperiestra familio en '''Aŭstrio''' nun ne plu nomiĝas "von Habsburg", sed nur "Habsburg". Sed la filo de la lasta imperiestro nomiĝas "Otto von Habsburg", ĉar li ne estas aŭstria, sed germana ŝtatano.<br>Ĉe "Hildegard von Bingen" kaj similaj mezepokaj nomoj la "von" ne estas nobela predikato, sed simpla indiko pri loko, al kiu iel rilatas la persono (ne nepre temas pri la naskiĝloko). La ĝusta leksika formo kaj vicordo estas do la kompleta nomo "Hildegard von Bingen" --[[Vikipediisto:Helmut Welger|Helmut Welger]] 11:24, 28. Mar 2005 (UTC)
Reiri al la paĝo "Klemens von Metternich".