Diskuto:Maria Tereza de Aŭstrio: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Bone, ke oni ŝatu faktojn, sed kiu decidas, kio estas faktoj?
Ismo (diskuto | kontribuoj)
mi komprenas kaj akceptas la kritikon, sed ne la manieron esprimi ĝin per paralelaj artikoloj.
Linio 16:
:Dankon pro via opinio. Tamen la antaŭa nul-artikolo enhavis ekzemple intervikiajn ligilojn. Vi decidis ne transpreni ilin, same kiel la mencion de la "Pragmata Sankcio". Salutojn, [[Vikipediisto:Umberto|Umberto]] 22:41, 27. Mar 2005 (UTC)
 
:Kara Petro, dankon pro viaj klaraj vortoj. Verkante la artikol-stumpon pri [[Maria Terezo de Aŭstrio]] mi ja konsciis, ke ĝi estas stumpo, sed mi ne konsciis, ke ĝi estas eĉ ne inda je plibonigo. Certe do estas pli bone, ke estonte mi ne verku novajn artikolojn.
:Sed ĉu vi opinias, ke verkado de paralelaj (eĉ se sendube pli bonaj) artikoloj estas taŭga maniero montri vian justan indignon pri stultaj kolegoj? Eĉ se la enhavo de artikolo tiom naŭzas vin, ke vi ne volas modifi ĝin, vi ja povas forigi la tutan enhavon kaj reverki. Se eĉ la nomo ne plaĉas al vi, metu transdirektilon. Sed la ekzisto de pluraj artikoloj pri la sama persono aŭ temo malfaciligas la uzon de Vikipedio (en mia humila opinio). -- [[Vikipediisto:Ismo|Ismo]] 11:51, 28. Mar 2005 (UTC)
----
Mi opinias ke oni tamen ne lasu du artikolojn pri la sama persono, kaj ke do oni redirektigu unu al la alia kaj kunfandigu ambaŭ.
Reiri al la paĝo "Maria Tereza de Aŭstrio".