Amrum: Malsamoj inter versioj

13 bitokojn aldonis ,  antaŭ 13 jaroj
sen resumo de redaktoj
(Nova paĝo: thumb|250px|<center>la nordfrisaj insuloj '''Amrum''' (frise ''Oomram'') estas insulo el la nordfrisaj insuloj. Ĝi situas en ...)
 
[[Dosiero:Nordfrisa vadomaro.png|thumb|250px|<center>la nordfrisaj insuloj]]
'''Amrum''' ([[NordfrisaFrisa lingvo|frise]] ''Oomram'') estas insulo el la [[nordfrisaj insuloj]]. Ĝi situas en la [[Norda Maro]] okcidente de la plej norda parto de la kontinenta [[Germanio]], sude de la insulo [[Sylt]] kaj okcidente de [[Föhr]]. La insulo apartenas al la historia regiono kaj nuna administra distrikto [[distrikto Norda Frislando|Norda Frislando]] en la [[federacia lando (Germanio)|federacia lando]] [[Ŝlesvigo-Holstinio]] de [[Germanio]].
 
== Geografio kaj administra divido ==
Amrum kovras areon de 20,46&nbsp;km² kaj samkiel la najbaraj insuloj [[Sylt]] kaj [[Föhr]] baze konsistas el sabla kerno. Oriente ĝi limas al la [[vadomaro]]. Tie troveblas la malnovaj loĝlokoj de la insulo: ''Norddorf'' (norda vilaĝo), ''Nebel, Süddorf'' (suda vilaĝo) kaj ''Steenodde''. Sur la sabla kerno troveblas ampleksa nord-suda strio de arbaroj kaj erikejoj. Okcidente de tiu verda strio troveblas vasta areo de sablaj [[duno]]j, kiu longas 12 kilometrojn. La plej alta duno altas 32 metrojn. Sude de tiu duna areo troveblas la plej nova insula loĝloko, ''Wittdün'' (blanka duno). Okcidente de la dunaro troveblas same longa kaj kilometron larĝa sabla plaĝo, kiu havas la nomon ''Kniepsand''. En la oriento - norde de Norddorf kaj sude de Steenodde - troveblas du etaj areoj de [[aluvia grundo]], kiuj protektatas pere de digoj kaj estas modeste agrikulture utiligeblaj. Dum [[malalta tajdo]] eblas atingi la najbaran insulon [[Föhr]] piedire tra la ŝlima grundo de la [[vadomaro]].
 
Amrum havas proksimume 2.300 enloĝantojn kaj administre konsistas el la tri komunumoj Norddorf, Nebel kaj Wittdün, kiuj apartenas al la [[komunumaro (Germanio)|komunumaro]] [[Amt Föhr-Amrum]] de [[Ŝlesvigo-Holstinio]].