Georgo de Podebrado: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ismo (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
 
plena biografio
Linio 1:
[[Ĉeĥio]] > [[Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio]] > Jiří z Kunštátu a Poděbrad
----
'''Jiří z Kunštátu a Poděbrad''' (naskita je la [[6-a de aprilo]] [[1420]] en kastelo ''Poděbrady'', mortinta je la [[22-a de marto]] [[1471]] en [[Prago]]) estis [[reĝo]] de [[Bohemio]] de [[1458]] ĝis sia morto.
Linio 17:
Tial ne estas klare, kiu estis la posteulo de Jiří; Vladislav tamen iĝis posteŭlo de Matyáš.
 
 
{{stumpo}}
==Plena biografio==
 
 
'''Jiří z Poděbrad''' ([[1458]] – [[1471]])
 
*li naskiĝis la [[23-a de aprilo|23-an de aprilo]] de [[1420]].
* gepatroj: Viktorino Boček el Kunštát kaj en Poděbrady.
*'''reĝo''' kaj '''princo-elektisto''' [[Ĉeĥio|ĉeĥa]], '''margrafo''' [[Moravio|moravia]] kaj luĵica, '''duko''' [[Luksemburgio|luksemburgia]], [[Brabanto|brabanta]], [[Limburko|limburka]] kaj [[Silezio|silezia]] kaj '''princo''' mustenberga, zahania kaj [[Opava|opavia]], '''grafo''' [[Kladno|kladna]] kaj sinjoro en [[Kunštát]] kaj en [[Poděbrady]].
*li parolis [[ĉeĥa lingvo|ĉeĥe]], parte [[germana lingvo|germane]] kaj [[latina lingvo|latine]].
*ĉirkaŭ [[1427]] post morto de sia patro li fariĝis unusola heredanto de nobela familio de Kunštát-anoj kaj li heredis Kunštáton kaj regionon ĉirkaŭ Poděbrady.
*[[1440]] komune kun Hynek Ptáček (legu Hinek Ptaĉek) el Pirkenstejn li stariĝis en frunton de la t.n. „orientbohemiaj lanfridoj“ (tio estis kvar regionoj ĉirkaŭ [[Hradec Králové|Hradec]], [[Kouřim]], [[Chrudim]] kaj [[Čáslav]], en kies frunto staris Hynek, kaj regiono ĉirkaŭ [[Mladá Boleslav|Boleslav]], frunte kun Jiří.
*[[1441]] geedziĝo al Kunhuta el [[Šternberk]].
*la [[15-a de julio|15-an de julio]] de [[1442]] naskiĝo de filo Boĉko (anime malsana).
*la [[29-a de majo|29-an de majo]] de [[1443]] naskiĝo de filo Viktorino.
*[[1444]] post morto de sinjoro Hynek li estis elektita en frunton de la „lanfridoj“. Jiří estis tiutempe jam tre potenca viro. Li aĉetis multajn sinjorujojn kaj li fariĝis amiko de Barboro Cejna – imperiestrino vidvino, avino de la malgranda [[Ladislao la 1-a|Ladislao]], vivanta en siaj doturboj. Pro la geedziĝo al Kunhuta el Šternberk li akiris ankaŭ subtenon de kelkaj katolikoj.
*[[1444]] – [[1448]] en [[Bohemio]] kliniĝis al decida batalo pro potenco inter katolikoj kaj kalikuloj.
*[[1446]] naskiĝo de filino Barboro.
*la [[16-a de majo|16-an de majo]] de [[1448]] naskiĝo de filo Henriko (edzino Urŝulo Branibora).
*la [[24-a de junio|24-an de junio]] de [[1448]] li kreis kun siaj aliancanoj Unuecon [[Poděbrady|podebradan]].
*fine de [[aŭgusto]] de [[1448]] li amasigis soldataron proklaminte, ke li ekmarŝos militi kontraŭ [[Saksio]], kun kiu li havis iajn aferojn. Li eluzis anstataŭ tio momenton de surprizo kaj li flankenvojiĝis al [[Prago]].
*la [[3-a de septembro|3-an de septembro]] de [[1448]] Jiří enpenetris Pragon, kiun li priregis.
*la [[8-a de februaro|8-an de februaro]] de [[1449]] Oldřich el Rožmberk kreis Unuecon [[Strakonice|strakonican]] celita kontraŭ Jiří.
*[[1449]] naskiĝo de dunaskitoj filinoj Katerino (edzo hungara reĝo [[Matiaso la 1-a Korvino]]) kaj Zdenko (edzo saksia duko Albreĥto).
*la [[19-a de novembro|19-an de novembro]] de [[1449]] mortis Kunhuta el Šternberk kaj Jiří venontjare edziĝis al Johanino el [[Rožmitál pod Třemšínem|Rožmitál]].
*[[1451]] naskiĝo de filo Hynek.
*la [[27-a de aprilo|27-an de aprilo]] de [[1452]] Jiří estis en koncilio elektita kiel landa administranto.
*[[1453]] naskiĝo de filino Anneto.
*[[1453]] Jiří forveturis al nova reĝo [[Vieno|Vienon]], kie li traktis pri lia alveturo [[Bohemio|Bohemion]]. Ladislao ĉi tie ankaŭ konfirmis al li la landan administradecon por pluaj ses jaroj. La saman jaron li fariĝis grafo [[Kladno|kladna]] kaj princo [[Mustenberk|mustenberka]].
*[[1456]] naskiĝo de filino Ludmilo.
*[[1453]] – [[1457]] li dediĉis sin al administrado de la lando firmigante sian postenon en la lando.
*[[1458]] estis kunvokita koncilio, kiu estis elektonta novan reĝon post morto de reĝo Ladislao. Kiel kandidatoj estis enkondukitaj duko Vilemo Saksia, reĝo Kazimiro Pola, duko Albreĥto Aŭstria, Karolo – filo de la franca reĝo [[Karolo la 7-a]] kaj imperiestro [[Frederiko la 3-a]].
*la [[2-a de marto|2-an de marto]] de [[1458]] Jiří estis elektita kiel ĉeĥa reĝo Jiří la 1-a. Sed nun ekestis problemo kun la kronado, ĉar ĉefepiskopo Johano Rokycano ankoraŭ ne estis konfirmita kaj estis neniu, kiu kronus Jiříon. La nova reĝo do devis peti helpon de [[papo]] [[Kaliksto la 3-a]]. Tiu estis favora al Jiří kaj li permesis, por ke hungaraj episkopoj, kiujn pruntedonis al li [[Matiaso la 1-a Korvino|Matiaso Korvino]], faru la kronadon. La papo volis lin nome akiri en frunton de kruckavalira ekskurso, por ke li povu renovigi [[Bizanca imperio|bizancan imperion]] konsiderante ankaŭ pri ebleco kroni Jiříon eĉ kiel imperiestro bizanca.
*la [[7-a de majo|7-an de majo]] de [[1458]] Jiří kaj lia edzino Johanino estis kronitaj, baldaŭ post tio [[Moravio]], [[Luĵico]] kaj [[Silezio]] escepte de silezia metropolo [[Vroclavo]] agnoskis la regadon de Jiří.
*[[1458]] – [[1461]] Jiří firmigis sian interrilaton al imperiestro [[Frederiko la 3-a]] komencante konsideri pri ebleco lasi sin elekti kiel romia imperiestro, ĉar Frederiko ne zorgis pri la imperio.
*la [[31-a de marto|31-an de marto]] de [[1462]] estis sendita mesaĝistaro en [[Romo|Romon]], postulanta konfirmon de kompaktato. Sed [[papo]] [[Pio la 2-a]] proklamis ĝin kiel nevalida.
*la [[26-an de novembro|26-an de novembro]] de [[1464]] Jiří sendis mesaĝistaron gvidita de Leono el Rožmitál al regantoj de okcidenteŭropaj landoj. Li klopodis krei union de regantoj, kiu malhelpus [[Turkio|turkian]] ekspansiemon kaj limigus la eklezian potencon. Sed pro malharmonio inter unuopaj regantoj tiu ĉi propono ne estis realigita.
*la [[28-a de novembro|28-an de novembro]] de [[1465]] estis kreita kontraŭ la reĝo la t.n. Unueco [[Zelená Hora|zelenohora]] gvidita de Zdenko el Šternberk.
*la [[23-a de decembro|23-an de decembro]] de [[1466]] [[papo]] [[Paŭlo la 2-a]] ĵetis anatemon super Jiří proklaminte lin kiel herezulo.
*la [[31-a de marto|31-an de marto]] de [[1468]] [[Matiaso la 1-a Korvino]] proklamis militon al Jiří sukcesinte ekpreni apudajn landojn de Reĝlando ĉeĥa.
*[[1469]] ne fariĝinte izolinta Jiří proponis al la pola reĝo [[Kazimiro la 4-a]], ke se li subtenos lin kaj ne Matiason, Jiří subtenos elekton de lia filo Vladislao kiel venonta ĉeĥa reĝo.
*la [[26-a de februaro|26-an de februaro]] de [[1469]] Matiaso estis ĉirkaŭigita ĉe [[Vilémov]], kie li estis tralasita je honora vorto, ke li postlasos pluajn batalojn. Sed tiu la vorton same rompis kaj la bataloj daŭris ĝis morto de Jiří. Sed Jiří senpere mortonte sukcesis ellandigi Matiason. (Matiaso denove konkeris la apudajn landojn nur dum reĝo [[Vladislao la 2-a Jagello]].)
*la [[21-a de marto|21-an de marto]] de [[1471]] la ĉeĥa reĝo Jiří subiĝis al longdaŭra malsano. Kiel administranto de la reĝlando li destinis reĝinon Johaninon. Per lia morto finiĝis la etapo de regado de la t.n. „[[Jan HUS|husana]] reĝo“. La regado de Jiří donis al la lando trankvilon, ĉar kvankam mem katoliko, li kapablis teni ekvilibron inter katolikoj kaj kalikuloj. Dum lia regado ankaŭ okazis karakteriza plifortigo de ekonomia stabilizo de la ĉeĥa ŝtato.
 
 
[[de:Georg von Podiebrad]]