Pohorje: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Printempo (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo: Pohorje estas montaro en nord-orienta parto de Slovenio. Ĝi estas vulkandevena. Pohoje estas lasta montaro inter Panonia ebenaĵo kaj Alpoj, tial oni nomas ĝin ankaŭ "Anta...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 11:01, 25 sep. 2007

Pohorje estas montaro en nord-orienta parto de Slovenio. Ĝi estas vulkandevena. Pohoje estas lasta montaro inter Panonia ebenaĵo kaj Alpoj, tial oni nomas ĝin ankaŭ "Antaŭalpa regiono". Ĝi estas proksimume 70 km longa kaj 40 km vasta. Sub nordaj inklinoj de Pohorje fluas rivero Dravo. Kelkaj montaj riveretoj fontataj sur la monto enfluas en rivero Dravo kiel dekstraj enfluantoj (ekz. Lobnica). Sur la montaro kreskas diversspeciaj arbaroj, sed plejparte kaŝtanaj, fagaj kaj pli supre abiaj arbaroj. Pinto de Pohorje estas kovrita per montaj herbejoj. La plej alta pinto estas Črni vrh (1546 m). Sur Pohorje troviĝas ankaŭ la plej sudaj altaj marĉoj. Lovrenška jezera estas nur parto de tiu marĉa komplekso. Ekde Maribor tra Pohorje kaj daŭre tra Slovenj Gradec al Alpoj gvidas slovena montara vojo por montaj piedirantoj. Komenca (aŭ fina) punkto troviĝas en Maribor. Pohorje nun estas turisme konata montaro, kun multaj ski-terenoj (ekz. Kope) sed ankaŭ montkabanoj por migrantoj abundas. Tra Pohorje gvidas markitaj vojoj por biciklistoj. Arbaroj de centra parto de montaro estas protektita areo de Natura parko kun praarbaro. Arbaroj de la montaro estas riĉaj per fungoj kaj diversaj beroj. Aparte abundas mirteloj kaj framboj. Pohorje estis grava punkto por ribelantoj kaj partizanoj dum dua mondmilito. Kiel muzeoj oni gardas tiamaj malsanulejoj.