Uzanto-Diskuto:לערי ריינהארט: Malsamoj inter versioj

(Rumaniaj distriktoj)
 
[[Vikipediisto:Ismo|Ismo]] 18:04, 31. Mar 2005 (UTC)
 
:Kara Gangleri, tio estis miskompreno. Mi neniel koleris, estas ja klare, ke ne du homoj samtempe okupiĝu pri la sama afero (kun kelkaj esceptoj :-). Vere mi ĝojas, ke la distriktojn prizorgis homo, kiu ne nur kompetentas, sed ankaŭ pretas dediĉi la necesan laborforton.
 
:Mi ja kutime klopodas trovi bildojn en la Komunejo (ankaŭ kelkfoje jam alŝutis al ĝi), sed estas malfacile trovi ion en ĝi. Estas malmulte da teksto kun la bildoj, la nomojn ne eblas diveni, la tekstlingvoj estas malsamaj kaj preskaŭ neniam "internaciaj". Tial mi kutime rigardas nur la "plej probablan" artikolon (ĉi-okaze la rumanan) kaj kontrolas, ĉu ĝia bild-materialo venas el la Komunejo. Se ne, mi kopias. La bild-ligado al alilingvaj vikipedioj ja ne plu funkcias.
 
:Certe estas pli bone kontroli ĉiulingvajn artikolojn, sed tre tempokoste.
 
:Je plua bona kunlaboro!
 
:[[Vikipediisto:Ismo|Ismo]] 18:14, 1. Apr 2005 (UTC)
2 607

redaktoj