Mandalajo: Malsamoj inter versioj
Umberto (diskuto | kontribuoj) urbo en Birmo |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 15:37, 30 sep. 2007
Mandalay estas la dua plej granda urbo de Birmo; ĝi havas 927.000 loĝantojn, aŭ 2,5 milionojn en sia aglomeraĵo. Ĝi estas ĉefurbo de la samnoma provinco, en kiu situas la ĉefurbo de la lando, Pyinmana.
Mandalay | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo • urbego | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Birmo | ||||
Regiono | Mandalay | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 05000–05999 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 927,000 (2 005) | ||||
Loĝdenso | 8 293 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Koordinatoj | 21°58′N 96°4′O / 21.967°N, 96.067°O (mapo) | ||||
Alto | 90 m | ||||
Areo | 113 km² | ||||
Horzono | UTC+6:30 | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Mandalay [+] | |||||
Mandalay situas rektadistance ĉ. 250 km norde de Pyinmana kaj 580 km norde de Ranguno, ĉe kurbiĝo de rivero Irrawaddy.
Mandalay posedas teksuman, metalmekanikan, ligno- kaj nutraĵ-industriojn kaj komercan havenon ĉe rivero Irrawaddy. En la historia urbokerno, ĉirkaŭata de muroj, troviĝas temploj, monaĥejoj, parkoj kaj la iama reĝa palaco; Mandalay estis ĉefurbo de la birma reĝlando ĝis la okupado de la lando fare de Britio en 1886.
Mandalay posedas internacian flughavenon (ICAO-kodo VYMD, IATA-kodo MDL).
Kuriozaĵoj
En pagodo Kuthodaw estas konservata la plej granda "libro" de la mondo, konsistanta el 729 ŝtonaj "paĝoj", kiuj enhavas la budhismajn skribojn.
Eksteraj ligiloj
- mandalaycity.net (administra)
- mandalaymyanmar.net (turisma)