Uzanto-Diskuto:Kunar: Malsamoj inter versioj

1 065 bitokojn aldonis ,  antaŭ 14 jaroj
muzikaj kategorioj
(→‎Brazila muziko: nova sekcio)
(muzikaj kategorioj)
== Brazila muziko ==
 
Saluton, kara Kunar! Vi ŝanĝiŝanĝis kelkajn kategoriigojn pri muziko, ĉu ne? Mi dankas la organizadon, tial mi ja devis atenti pri la kategoria arbo de tiuj artikoloj. Tamen mi kredas, ke ni devas revenigi al la kategorio PortigallingvaPortugallingva muziko la kategorion Brazila muziko, ĉu ne? Kaj la kategorio Brazila muziko kaj la artikolo Muziko de Brazilo devas esti en tiu kategorio. Ni interkonsentu por ŝanĝi aŭ ne tion. Kore, [[Vikipediisto:Fernando Maia Jr.|Fernando Maia Jr.]] 05:02, 24. Sep 2007 (UTC).
 
: Dankon pro tio, ke vi unue demandas anstataŭ senkomente ŝanĝi la aferojn. Bonvolu rigardi al [[:Kategorio:Muziko]]. Tie vi trovos diversajn metodojn, laŭ kiuj oni ordigas muzikajn artikolojn kaj specifajn kategoriojn. Unu principo estas [[:Kategorio:Muziko_la%C5%AD_lingvo]], kies unu subkategorio sendube estas [[:Kategorio:Portugallingva muziko]]. Alia principo estas [[:Kategorio:Muziko la%C5%AD nacieco]], al kiu apartenas la subkategorio [[:Kategorio:Brazila muziko]]. Evidente tiuj du subkategorioj estas partoj de diversaj ĝeneralaj konceptoj kaj tial neniu el ili enhavas la alian komplete. Bonvolu konsideri, ke la artikolo [[Muziko de Brazilo]] mencias Esperanto-muzikistojn el Brazilo. Ili ne nepre faras muzikon en la portugala (almenaŭ ne sub la sama artista nomo). Sekve tiu artikolo ne aperu en la kategorio, kiu listigas portugallingvan muzikon. (Ĝi same ne aperas sub la kategorio [[:Kategorio:Esperanto-muziko]], ĉar ne ĉiuj muzikistoj en la artikolo faras Esperanto-muzikon.) --[[Vikipediisto:Kunar|Kunar]] 15:52, 30. Sep 2007 (UTC)
1 032

redaktoj