Mudeĥaro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
'''Mudeĥaro''' estas vorto kiu derivas de la [[araba]] vorto مدجّن [mudaǧǧan] kiu signifas "hejma" aŭ "hejmigita" uzata por la hispanaj [[islamano]]j kiuj restis vivante en teritorio konkerita de la [[kristano]]j, kaj sub ties politika kontrolo, dum la historia procezo nomita [[Rekonkero]], kiu okazis dum la tuta [[Mezepoko]] en [[Iberio]]. Al tiuj islamanoj oni permesis daŭre praktiki sian religion almenaŭ teorie, uzi sian lingvon kaj pluhavi siajn kutimojn. Dum la Moderna Epoko ili estis devigataj konverti sin al kristanismo, kaj tiele illi ricevis la nomon [[morisko]]j.
 
La [[arto mudeĥaro]] estas stilo por kristanoj, sed kiu enhavas influojn, elementojn aŭ materialojn de hispanislama stilo, ĉar temas pri arto ekzistanta nur en Hispanio. Ĉefa kialo de tiu stilo (kiu ekzistis pleje en arkitekturo) estas ke multaj arkitektoj aŭ masonistoj ĉu moriskoj ĉu mudeĥaroj laboris por kristanaj dungistoj ĉu ekleziaj ĉu nobeluloj. Tiele unu el la plej ĉefa eco kaj distingilo estas la uzado de [[briko]] kiel ne nur konstrua materialo, sed ĉefe kiel ornamaĵo, kiel estis kutima inter malriĉaj masonistoj aŭ konstruistoj, kiuj krome rajtis bildigi nur per geometriaj formoj kaj ne per homaj imagoj pro religiaj malpermesoj.
 
==Vidu ankaŭ==