Brazila Klubo Esperanto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 3:
Tuj poste, komenciĝas serio da prelegoj por la disvastigo de la lingvo en malsimilaj lokoj de la urbo kaj eĉ en la najbara urbo Niterói, kie ĉe la lernejo Spencer oni inaŭguras je la 9-a de aŭgusto 1906 la unuan Esperanto-kurson sub la aŭspicio de Brazila Klubo. Atingis grandan sukceson la 3-a prelego igita de D-ro Nerval de Gouvêa ĉe la aŭlo de la Asocio de la Komercoficistoj, en Rio de Janeiro, antaŭ 300 personoj. Tamen la plej granda sukceso okazis dum prelego de la verkisto kaj federacia deputito [[Medeiros e Albuquerque]], unu el la fondintoj de [[Brazila Beletra Akademio]], en la sama loko, kaj kiu altiris la atenton de pli ol 800 personoj. La temo estis: "De Babelo ĝis Esperanto".
 
En la fino de 1906 sennombraj esperantaj kluboj funkciis en la urbo kaj en la najbararoj, sub la aŭspicioj de Brazila Klubo: en la Nacia Gimnazio (estonta [[Colégio Pedro Segundo]]) kaj en la Lernejo Spencer (D-ro Everardo Backheuser); en ‘’[[Pedagogium]]’’ (D-ro Nuno Baena); ‘’[[Colomy-Club]]’’ (D-ro [[Couto Fernandes]]); Asocio de la Komercoficistoj (S-ro [[Hernani Mendes]]); du kursoj en la Milita Lernejo ([[Daltro Santos]]); Lernejo Cayrú ([[Lauriano das Trinas]]); kurso en Niterói ([[Francisco Almeida Júnior]]); [[Liceu de Artes e Ofícios]] kaj Lernejo Alfredo Gomes (D-ro [[Leonel Fonseca]]).
 
Kvankam enhavante en la titolo la nomon ''Brazila'', post la fondiĝo de [[Brazila Esperanto-Ligo]] en [[1907]], Brazila Klubo fariĝis nur loka asocio.