Katolikaj Gereĝoj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Yomismo (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo: thumb|right|300px|''La rendición de [[Reino de Granada|Granada'' a los Reyes Católicos, por F. Padilla]] Oni nomigas per tiu nomigo la la...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 10:13, 3 okt. 2007

[[Imagen:Reconquista-rendicion-granada.jpg|thumb|right|300px|La rendición de Granada a los Reyes Católicos, por F. Padilla]]

Oni nomigas per tiu nomigo la lastajn reĝojn, nome Fernando la 2-a kaj Izabela la 1-a respektive de la antikvaj regnoj de Aragono kaj Kastilio en Hispanio kaj pro tio la du unuaj de la moderna Hispanio. Ili estis respektive edzo kaj edzino kaj pro tio heredigis al filino kaj poste nepo, la posta Karolo la 1a, la tutan Hispanion.

La Papo Aleksandro la 6-a donis al Fernando la 2-a de Aragono la titolon de Rey Católico (Katolika Reĝo), kiel kompenso ĉar jam antaŭe estis doninta la titolon de Plej Kristana reĝo al Francisko la 1-a de Francio, regno kiu tiam disputis kun Aragono la regadon de Italio; poste, la historio kaj la kutimo, popularigis la nomon de Katolikaj Gereĝoj kune al ambaŭ geedzoj, Fernando kaj lia edzino, Izabela la 1-a de Kastilio.

La geedzoj geedziĝis en la Palacoo de la familio Vivero de Valladolid la 19a de oktobro de 1469, kaj poste ekloĝis en la Kastelo de Fuensaldaña (Valladolid).

La regnado de la Katolikaj Gereĝoj koincidis kun la transiro de la mezepoka mondo al la moderna en Hispanio. Per tiu geedziĝo oni atingis uniigon, en la dinastio de la familio Trastamara, de la regnoj de Kastillio kaj Aragono.

La gereĝoj danke al helpo de urboj kaj eta nobelularo starigis fortan monarkion kontraŭ la povo de eklezianoj kaj nobeluloj. Per la konkero de la Granada, Navarra, Kanarioj, Melilo kaj aliaj afrikaj urboj atingis teritorian union sub unusola krono de la tuta teritorio —escepte Ceŭto kaj Olivenza— kio nuntempe konsistigas Hispanion. Krome ili ekkomencis la etnan purigadon kiu dum postaj jarcentoj homogeneigos la landon sen spuroj ĉu etnaj ĉu kulturaj de islamanojjudoj.

La gereĝoj organizis komunan eksteran politikon kiu estis markita de la diplomatia eco de Fernando la Katoliko, kiu donos al la hispana regno la unuarangan lokon por postaj epokoj. Malkaŝo de Ameriko en 1492, je la flanko ĉefe de Izabela la 1-a de Kastilio ŝanĝos la mondan historion.

Tiu cirkonstanco malfermis enormajn eblojn al ekonomio, scienco kaj kulturo kaj akcentis la atlantikan disvastiĝon de Hispanio kio pluokazos en postaj jarcentoj.