Vikipedio:Perfekta ĝermo de artikolo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
(Malnova nomo:La perfekta stumpa artikolo)
----
'''Ĝermoj''' , iam malrespekte nomataj '''Stumpoj''', ofte estas konsiderataj nigraj ŝafetoj de la Vikipediejo. Multaj homoj mokas tiujn, kaj faras malbonajn komentojn pri la abisma kvalito de informo havebla ĉe Vikipedio. Tamen el ĝermo povas elkreski bonega artikolo. Ĉiuj artikoloj ĉe Vikipedio naskiĝis kiel ia stumpo.
 
Kreante aŭ redaktante artikol-ĝermon, memoru ke ĝia valoro estas ĉefe ĝia iĝonteco, kaj ĝi kresku, se ĝi iĝos iu ajn. Ne supozu ke aldonoj aŭ korektoj realiĝas per si mem. La plej bona maniero por logi la atenton de aliaj estas mem redakti la artikolon. Ja eĉ malgranda redakto aperos ĉe la paĝo de "[[Speciala:Recentchanges|Lastaj Ŝanĝoj]]" , kie multaj vikipediaj veteranoj ĝuas sekvi aktivecon, kaj helpi kiam estas laboro farota.