Stefano la 2-a (Hungario): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Stefano la 2-a de Hungario''' (n. 1101. Hungario – m. 1-an de marto 1131), estis hungara reĝo, membro de la [[Árpád-dinastio|Arpad]]-[[dinastio]]. Lian regadon karakterizis (1116–31) militoj, ofte sensukcesaj.
 
Lia patro estis (Libra) {{Alilingve|hu|Kolomano (Hungario)|Könyves Kálmán}} , hungara reĝo, lia patrino Felicia sud-itala normana princino (poste li mem geedziĝis kun normana princino komence de la 1120-aj jaroj).
 
Li estis dufoje kronita: unuafoje en aĝo de 4 jaroj, duafoje post morto de lia patro, en februaro de 1116. Post la surtroniĝo, li tuj militis: la 13-an de majo, li estis forte venkita fare de la ĉeĥa reganto Vladislavo la 1-a, ĉe la rivero Olšava. Poste li provis reakiri la perditajn teritorion de Dalmacio, sed en 1119 lin venkis Venecio. Post kiam li reokupis la teritorion – post kvinjara paco - en 1124, li regis tion nur unu jaron. Li interpaciĝis en 1127 kun la aŭstroj kaj alianciĝis kun la ĉeĥoj, tiel turnis sin milite al Bizanco, ĉar ĝi apogis Venecion kaj akceptis la tronpostulantan princon Almoŝ (kiun blindigis Kolomano en 1115). Li militirsi, sed estis venkita en 1128 ĉe Haram fare de imperiestro [[Joanneso la 2-a]]. Sekvajare, li militiris kun ĉeĥaj kaj serbaj aliancanoj, sed ankaŭ tiu militiro fiaskis.
 
Hejmlande li subigis ribelojn de la tronpostulantoj [[Almoŝ]] (1125–26), [[Borŝ]] kaj Ivan (1127-28). Ĉar lia geedzeco restis seninfana, kaŭzis problemon por li la heredigo de la trono. Li elektis filon de sia fratino Ŝaul, sed post la abrupta morto de Stefano en 1131, la hungara politika elito decidis elekti al nova reĝo blindigitan filon de Almoŝ, je Bela (la duan). Stefano la 2-a interpaciĝis kun Bela en 1129 (post kiam li eksciis pri tio, ke li vivas kaj kaŝas sin en Hungario), akceptis lin en la kortego kaj edzigis kun filino de la serba aliancano tribestro [[Uroš]] (granda ĵupano).
 
Stefano la 2-a estis entombigita en [[Oradea]].
 
{{Antaŭuloj-Posteuloj
|POSTENO=[[Listo de Hungariaj Ŝtatestroj|Reĝo de Hungario]]
|TEMPO=[[1116]]-[[1131]]
|ANTAŬULO=[[Kolomano (Hungario)|Kolomano]]
|POSTEULO=[[Béla la 2-a (Hungario)|Béla la 2-a]]
}}
 
 
[[Kategorio:Hungaraj reĝoj]]
[[Kategorio:Árpád]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1101]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1131]]
 
[[Kategorio:Hungaraj reĝoj]]
 
[[de:Stephan II. (Ungarn)]]