Franca franko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 16:
La 5-an de decembro [[1360]] enkondukiĝis la unuaj oraj moneroj, kiujn la enloĝantoj nomis "frankoj". Ili portis bildon de la tiama franca reĝo [[Johano la 2-a (Francio)]] kun la latina surskribo ''Johannes Dei Gratias Francorum Rex'' (Johano, laŭ dia graco reĝo de la frankoj), el kies latine antaŭlasta vorto ekestis la neoficiala nomo de la valuto. Tamen ĝis la jaro [[1795]] la valuto de Francio oficiale nomiĝis ''"livre"'' (pundo), kaj nur tiam, kadre de la [[Franca Revolucio]], tute formale iĝis la nomo de la nacia valuto. Indas uzi ambaŭ vorterojn de la nomo "franca franko", kvankam ili ŝajnas preskaŭ samaj, kaj eble aspektas kvazaŭ duoblaĵo, ĉar la nomo franko populariĝis ankaŭ por iuj pliaj landoj najbaraj, aŭ kelkaj el la landoj iam kolonie ligitaj al Francio.
 
La franca franko estis la unua valuto laŭ [[dekuma sistemo]] en Eŭropo. La sistemo havis grandan influon al la valutoj de aliaj landoj. Per la "[[Latinalatinida Uniovaluta pri Monerojunio]]" ĝi disvastiĝis en Eŭropo, kaj en multaj antaŭaj kolonioj de Francioj la nacia valuto ankoraŭ hodiaŭ nomiĝas [[franko]].
 
Post inflacia epoko, dum la jaro [[1958]] enkondukiĝis la "nova franko" ("Nouveau Franc", NF), kiu havis la valoron de 100 "malnovaj frankoj (''ancien francs'') hatte. Ekde la jaro [[1960]] forfalis la vorto "Nouveau" en la oficiala valuta nomo.
Linio 24:
Antaŭ la malapero de la valuto, ekzistis moneroj en valoro de 5, 10, 20 kaj 50 centimoj, kaj de 1, 2, 5, 10 kaj 20 francaj frankoj, aldone al monbiletoj de 20, 50, 100, 200 kaj 500 frankoj.
 
Ankaŭ en la eta [[pireneoj|pirenea]] lando [[Andoro]], kie ĝis la fino de 2001 validis kaj la franca franko kaj la [[hispana peseto]], komence de 2002 do enkondigiĝis la eŭropa valuto.
 
== Vidu ankaŭ ==