Lev Kamenev: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[dosiero:Kamenev.jpg|thumb]]
'''Lev Borisoviĉ KAMENEV''' (originale Rozenfeld) ([[rusa lingvo|ruse]] ''Лев Борисович Каменев''; naskiĝis la 6-an de julio / [[18-an de julio]] [[1883]] en [[Moskvo]]; mortis [[25-an de aŭgusto]] [[1936]] en [[Moskvo]]) estis rusa bolŝevika gvidanto, influhava ano de la komunista partio kaj la soveta registaro post la jaroj de la oktobra revolucio. Li poste venis en konflikton kun [[Stalin]], tiel oni ekzekutis lin dum la granda purigo.
 
Li devenis el mezklasa familio, la gepatroj mem partoprenis en revoluciaj movadoj de la 1870-aj jaroj. Kamenev iĝis profesia revoluciulo, aniĝis en 1901 al la Rusia Socialdemokrata Partio, poste en 1903 aliĝis al ties bolŝevika frakcio. Li elmigris en [[1908]] al okcidenta Eŭropo, kie strikte kunlaboris kun gvidanto de la bolŝevikoj, kun Lenin. Lenin resendis lin en 1914 al Rusio, sed kiam Kamenev ordenis al bolŝevikaj membroj de la rusa parlamento (Duma) protesti kontraŭ la partopreno de Rusio en la unua mondmilito, oni arestis lin kaj ekzilis al Rusio (novembro de 1914).
 
Post la februara revolucio en 1917, li revenis en Sankt-Peterburgo, kie li iĝis kun Stalin direktanto de la [[bolŝevikoj|bolŝevika]] partia organizo. Li proponis la senkondiĉan apogon de la provizora registaro. Post reveno de Lenin en Rusion (en aprilo de 1917), li ŝanĝis sian politikon, dum [[Kamenev]] reprezentis la ĝistiaman politikon pri singardeco. Li kun sia amiko [[Grigorij Zinovjev]] rifuzis la bolŝevikan decidon pri perforta preno de potenco. Li estis – spite al la malakordoj - ano de la unua bolŝevika Politika Komitato (oktobro de 1917). Post la sukcesa revolucio, li estis elektita al prezidanto de la Centra Penumkomitato de Kongreso de la Tutrusiaj Sovetoj. Li iĝis en 1919 membro de la traorganizita PolitikaKomitato kaj prezidanto de la Moskva soveto.
 
Kiam malsano de Lenin iĝis pli grava en 1922, Kamenev formis kun Stalin kaj Zinovjev triopon, kiu ekis politikan atakon kontraŭ la [[Lev Trotckij|Trockij]], militafera popokomisiito. Ili sukcese malhelpis, ke Trockis heredu postenon de Lenin. Stalin jam en 1925 turnis sin kontraŭ Kamenev kaj Zinovjev. Li sukcese ŝanceligis pozicion de Kamenev en la Politika Komitato kaj forigis lin el la registaraj posetnoj. Kvankam Kamenev havis pli poste gravajn poziciojn, sed oni forigis lin el la Politburoo (oktobro de 1926) kaj el la Centra Komitato (novembro de 1927), post kiam li formis unuiĝintan opozicion kun Zinovjev kaj Trockij kontraŭ Stalin. Oni ekskludis Kamenevon eĉ trifoje el la partio.
 
Post murdo de la leningrada partia gvidanto [[Sergej Kirov]] (1-an de decembro 1934), oni sekrete arestis Kamenevon kaj Zinovjevon kaj ekis kontraŭ ili proceson per akuzo pri nedirekta partopreno en la murdo. En aŭgusto de 1936, oni starigis ilin ambaŭ antaŭ la juĝistaron en kadro de la unua fenestroproceso de la granda purigo. Oni akuzis je Kamenev pri antaŭpreparo de murdo de Stalin kaj aliaj sovetaj gvidantoj. Li konfesis la falsajn akuzojn kaj oni ekzekutis lin. Zinovjev havis la saman sorton. La Soveta Supera Kortumo rehabitilis ilin ambaŭ en 1988.