Brezado: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
kuira tekniko
intervikiaĵoj, aldoneto
Linio 3:
'''Brezi''' estas metodo kuiri manĝaĵojn en malmulte da likvaĵo, per milda varmo, kiu evitas troan vaporiĝon de akvo. Ĝi estas inter rostado kaj bolumado: same kiel rostado ĝi brunigas la kuiraĵon por krei specifajn aromojn, sed male al rostado ĝi ne sekigas la kuiraĵon. Oni uzas brezadon precipe pri [[viando]] kun longaj fibroj aŭ multe da kunliga histo ([[konektivo]]), kiu per rostado iĝus malmola aŭ tendeneca.
 
Por brezi kuiraĵon oni dum tre mallonga tempo ekrostas ĝin per iomete da [[graso]] kaj tiam finas la rostadon per aldono de iom da likvaĵo. Post tio oni dum longa tempo, ĉe viando eĉ dum pluraj horoj, finpretigas la kuiraĵon per milda varmo en fermita ujo, eble en [[bakujo]]. La efiko estas plej bona, se la temperaturo restas inter 80 kaj 100 °C. Tio sufiĉas por transformi kunligan histon al [[gelateno]].
 
La likvaĵo uzata por brezado laŭeble estu ne pura akvo, sed enhavu spicaĵojn, vinon kaj/aŭ legomojn, kiuj donas al la kuiraĵo pli fortan aromon.
Linio 15:
 
[[de:Schmoren]]
[[en:Braise]]
[[nl:Smoren (kooktechniek)]]
[[zh:焖]]