Klasikismo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
La kapvorto klasikismo, kiu fakte estas la ĝusta nomo, laŭ PIV. Oni devus unuigi ambaŭ artikolojn: klasikismo kaj klasicismo
Linio 1:
'''Klasicismo''' en arta historio estas stila epoko, kiun karakterizis la kopiado de la klasikaj stiloj de antikva Grekio kaj la Romia Regno, aparte farado de statuoj kaj arkitekturo de antikvaj temploj.
[[Literaturo]] > Klasikismo
 
----
La tempa difino de tiu-ĉi epoko ne facilas. Ekzemple la artitekturon de ''Andrea Palladio'', kiu vivis de 15080 ĝis 1580, estas nomata klasicisma, sed ankaŭ la arto de Francio, Nederlando kaj Anglio dum la 17a jarcento. Fakte ekde la epoko [[Renesanco]] (kiu mem estas interpreto de la antikva greka kaj romia arto) ekzistis ''klasicisma'' inklino, kiu ankaŭ influis la stilon [[Baroko]] (ekzemplo por tio estas la skulptado de ''Georg Raphael Donner''. Speciale en Anglio kaj Francio iuspeca klasicisma gusto ([[franca lingvo|france]] ''Goût classique'') dominas la tutan 17an kaj 18an jarcenton.
 
Baze tamen la termino 'Klasicismo' difinas epokon de la tuta arta historio inter la malfrua 18a ĝis frua 19a jarcento (pli-malpli inter 1770 kaj 1830), kiu strebis revivigi la grekan klasikan epokon. En Germanlingvio ĝia spirita iniciatinto estias ''Johann Joachim Winckelmann''. En Francio la klasicisma epoko komenciĝas dum la regado de reĝo ''Louis XV.''. Dum transira periodo inter 1750 kaj 1760 kaj elementoj rokokaj kaj formoj klasicismaj uziĝis. La frua klasicismo en Francio nomiĝis ''goût grec'', la fazo post 1770 - dum la regado de reĝo ''Louis XVI.'' - nomiĝis ''goût étrusque''.
 
[[Dosiero:Fridericianum02.jpg|thumb|300px|<center>La ''Fridericianum'' en [[Kaselo]], Germanio, 1779]]
 
== Karakteristiko ==
 
[[Dosiero:Schadow2.JPG|thumb|left|150px|<center>princidinoj de ''J. G. Schadow'' en la malnova nacia galerio, [[Berlino]]]]
Kontraste al la antaŭa stilo [[Rokoko]] la klasicismon karakterizas reveno al formoj kun rektaj linioj kun forta kopiado de klasike-antikvaj formoj.
 
En pentrado la artistoj forlasas la simbolecan programon de la baroka tempo kaj bildigas scenojn al al greka kaj romia historio kaj legendaro, kiu ofte celas peri "patriotisman" mesaĝon. Gravas gestoj kaj la kompono de la figuroj, kio donas teatrecan aspekton al multaj pentraĵoj. Konturoj kaj koloroj iĝas pli klaraj, kaj iuj artaj teoriistoj komprenas la klasicixmon kiel klara dividilo inter antaŭa Rokoko kaj posta [[Impresionismo]].
 
== Stilaj fazoj ==
 
Dum la malfrua 18a jarcento la klasicismo, preskaŭ puritane postulanta simplecon, kompreniĝis kiel kontraŭmodelo al la antaŭa baroka "malŝpara diboĉado", kiun oni asociigis kun la [[Feŭdismo]].
 
Dum la jaroj post 1790 la klasicimo difiniĝis kiel "stilo de la revolucio", ĉefe en la arkitekturo, kie pezaj kaj aparte imponaj formoj modiĝis. En Aŭstrio tiu fazo koincidis kun la regado de imperiestro ''[[Jozefo la 2-a]]'', kiu iniciigis novajn taskojn por arkitektaj verkoj: novaj preĝejoj, malsanulejo, publikaj lernejoj kaj parkoj klasicismaj. Post kiam ''[[Napoléon Bonaparte]]'' "transprenis" la Francan Revolucion, ekestis la pli dekorativa ''stilo Empire'', kiu etendiĝis al tuta okcidenta Eŭropo post kiam tiuj regionoj estas konkeritaj de Napoleono. Ankaŭ ''Jacques-Louis David'', kiu nomiĝas la inicianto de klasicismo en pentrado, iĝas ano de la Franca Revolucio kaj poste de Napoleono, iĝanta pli-malpli lia "kortuma ĉefpentristo".
 
En pentrado la klasicisma etistiko restis ĝis pli-malpli la jaro 1870, dum en la arkitekturo la stilo nov[[gotiko|gotika]] komenciĝis jam ekde 1850. Socie oni asociigas la novajn konstru-stilojn kun la fortiĝanta burĝaro kaj ties deziroj je impona reprezentado.
 
[[Dosiero:Vienna Parlament 2005.jpg|300px|right|thumb|<center>Parlamento en [[Vieno]]]]
 
== Konataj klasicismaj artistoj ==
=== Arkitekturo ===
[[Dosiero:Lazienki-Palac na Wodzie.jpg|thumb|right|250px|<center>kastelo en la parko ''Łazienki'', [[Varsovio]] - arkitektoj ''Dominik Merlini'' kaj ''Jan Chrystian Kamsetzer'']]
 
* ''Isidor Marcellus Amandus Canevale'', franc-aŭstra arkitekto
* ''Antoni Corazzi'', kiu ekzemple konstruigis inter 1825 kaj 1833 la ŝtatan operon en [[Varsovio]], la plej grandan klascisman teatron tutmonde
* ''Johann Carl Friedrich Dauthe'', urba arkitekto de [[Leipzig]]
* ''Carl Ludwig Engel'', germandevena arkitekto, kiu kreis klasicisman urbocentron de [[Helsinko]]
* ''Heinrich Gentz'', germana arkitekto en Berlino
* ''Christian Frederik Hansen'', dana ŝtata arkitekto
* ''Jan Chrystian Kamsetzer'', pola arkitekto ĉe la kortumo de la pola reĝo ''Stanislaw August Poniatowskis''
* ''Chrystian Piotr Aigner'', pola arkitekto, kiu laboris precipe en Varsovio
* ''Leo de Klenze'', germana arkitekto
* ''Georg Wenzeslaus de Knobelsdorff'', arkitekto en Prusio
* ''Joseph Kornhäusel'', aŭstra arkitekto
* ''Carl Gotthard Langhans'', preußischer arkitekto
* ''Dominik Merlini'', itala-pola arkitekto, kiu laboris en Polio, precipe en Varsovio
* ''Ludwig Persius'', germana arkitekto kaj disĉiplo de ''Schinkel''
* ''Matteo Pertsch'', german-itala arkitekto, kiu laboris precipe en [[Triesto]]
* ''Giovanni Battista Piranesi'', itala arkitekto
* ''Carlo Rossi'', itala-rusa arkitekto; kiu formis la centran urbon de [[Sankt-Peterburgo]]
* ''Nicolas Alexandre Salins de Montfort'', franca arkitekto, kreanto de la kastelo Rohan en [[Saverne]] (Alzaco) kaj de multaj konstruaĵoj en [[Frankfurto ĉe Majno]]
* ''Karl Friedrich Schinkel'', kiu verkis multajn historiajn konstruaĵojn en Berlino kaj ĉirkaŭa Prusio
* ''Paul Wilhelm Eduard Sprenger'', arkitekto kaj disĉiplo de ''Schinkel''
* ''Friedrich August Stüler'', germana arkitekto kaj disĉiplo de ''Schinkel''
* ''Adolph de Vagedes'', prusa registara konsilisto, arkitekto kaj disĉiplo de ''Schinkel''
* ''Friedrich Weinbrenner'', kiu donis ekzemple al la urbo [[Karlsruhe]] sian hodiaŭan impreson
* ''Georg Moller'', kiu arkitektis en [[Darmstadt]] kaj cirkaŭa suda [[Hesio]]
* ''Robert Adam'', skota-angla arkitekto
* ''Szymon Bogumił Zug'', pola-saksa arkitekto
 
=== Pentrado ===
* ''Adele Canterbury'', angla pentristino
* ''Asmus Carstens|Johann Asmus Carstens'', germana pentristo
* ''Jacques-Louis David'', franca pentristo
* ''Heinrich Füger'', german-aŭstra pentristo
* ''Gaven Hamilton'', skota pentristo
[[Dosiero:Warszawa Copernicus.png|thumb|<center>monumento pri ''Koperniko'' de skulptisto Thorvaldsen en Varsovio]]
* ''Angelika Kauffmann'', germana pentristino
* ''Joseph Anton Koch'', aŭstra pentristo
* ''Anton Raphael Mengs'', germana pentristo
* ''Jean Auguste Dominique Ingres'', franca pentristo
 
=== Skulptado ===
* ''Antonio Canova'', itala skulptisto
* ''Johann Heinrich Dannecker'', germana skulptisto
* ''Jean-Antoine Houdon'', franca skulptisto
* ''Franz Xaver Messerschmidt'', germana skulptisto
* ''Christian Daniel Rauch'', germana skulptisto
* ''Johann Gottfried Schadow'', germana skulptisto
* ''Bertel Thorvaldsen'', dana skulptisto
 
=== Literaturo ===
Klasikismo estas stilo kaj tendencoj en literarturo kaj arto de 17-19-aj jc, penanta imiti kaj observi la ĉefajn kvalitojn de la greklatinaj famaj aŭtoroj kiel la normon kaj idealan modelon (PIV).
 
Kreiĝis en Francio en 17-a jc. Konforme al altspiritaj etikaj ideoj, klasikisma estetiko determinis hierarkion de ĝenroj - altaj ([[Dramo | tragedio]], [[Poemo | epopeo]], odo) kal malaltaj ([[Dramo | komedio]], satiro, [[fablo]]).
 
Klasikismaj verkistoj estis: [[Kornelio]], [[Racino]], [[Voltero]], [[Moliero]], [[Lafonteno]], [[Goeto]] kaj [[Ŝilero]] (dum Weimara periodo).
 
[[Kategorio:Arkitekturo]]
[[Kategorio:Grekio]]
[[Kategorio:Ismo]]
 
<br clear=all>
{{Commons|Category:Classicist paintings}}
 
[[bg:Класицизъм]]
[[ca:Classicisme]]
[[cs:Klasicismus]]
[[da:Klassicismen]]
[[de:Klassizismus]]
[[en:Classicism]]
[[es:Clasicismo]]
[[et:Klassitsism]]
[[fa:کلاسیکگری]]
[[fi:Klassismi (kuvataiteissa)]]
[[fr:Classicisme]]
[[gl:Clasicismo]]
[[he:קלאסיציזם]]
[[hu:Klasszicizmus]]
[[it:Classicismo (musica)]]
[[ja:古典主義]]
[[ka:კლასიციზმი]]
[[ko:고전주의]]
[[lt:Klasicizmas]]
[[mk:Класицизам]]
[[nl:Classicisme]]
[[pl:Klasycyzm]]
[[pt:Classicismo]]
[[ro:Clasicism]]
[[ru:Классицизм]]
[[sk:Klasicizmus]]
[[sv:Klassicism]]
[[uk:Класицизм‎]]