Sariĉo (kabo): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Redaktado...
e Redaktado...
Linio 10:
'''Sariĉo''' (aŭ ''Kabo Sariĉo'', {{lingvo-ru|Мыс Сарыч}}, {{lingvo-uk|Мис Сарич}}, {{lingvo-crh|Sarıç burnu}}) estas kabo en la [[Krimeo|Krimea duoninsulo]], la plej suda punkto de [[Krimeo]] kaj [[Ukrainio]] (antaŭ la disfalo de [[USSR]] la kabo estis ankaŭ la plej suda punkto de ĝia Eŭropa parto). La koordinatoj de la kabo estas: {{coor dms|44|23|14|N|33|44|17|E|type:landmark_region:UA}}.
 
5 kilometrojn for de la kabo troviĝas la loĝloko [[Foroso]], la distanco ĝis [[Sebastopolo]] estas ĉ. 30 km., ĝis [[Jalto]] - ĉ. 40 km. La distanco inter la kabo Sariĉo ĝis la kabo ''Kerempe'' sur la norda bordo de [[Turkio]] estas 142 mejloj - ĝi estas la plej mallonga distanco inter [[Krimeo]] kaj [[Turkio]]. Sur la kabo troviĝas negranda militista mazo kaj grava lumturo. Sur la kabo troveblas kelkaj juniperaj arbaretoj, gardataj kiel naturaj monumetoj.
 
La kabo estas fama i.a. pro tio, ke sur ĝi troviĝas la ripoz-domo de iama prezidento de [[USSR]] [[Miĥail Gorbaĉov]]. Dum la aŭgusta puĉo (1991) li estis kaptita kaj tenata ĝuste en tiu ĉi ripoz-domo.
 
En la jaro 2005 inter [[Ukrainio]] kaj [[Rusio]] eksplodis konflikto pro la demando, kiu devas regi la lumturojn (kaj aliajn mar-navigistajn ekipaĵojn) de la [[Suda bordo de Krimeo]]. La teritorio de la Sariĉa lumturo estis tiam perforte okupita fare de la rusiaj militistoj. Post longaj kaj streĉaj intertraktoj inter [[Ukrainio]] kaj [[Rusio]] la konflikto estis estingita.
 
[[Kategorio:Geografio de Krimeo]]