Rinocero de Dürer: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Yomismo (diskuto | kontribuoj)
Linio 76:
 
La populareco de la fantazia rinocero de Dürer ne malgrandiĝis poste, spite al la ĉeesto de nova hinda rinocero dum ok jaroj en [[Madrido]], el [[1579]] al [[1587]]. La gravuraĵo de Dürer restis fama, kvankam gravuraĵo de la madrida besto estis verkita de [[Philippe Galle]] en [[1586]] en [[Antverpeno]], kaj inspiris kelkajn artistojn de [[17-a jarcento]]. Malgraŭ la prezento de vivanta rinocero en [[Londono]] inter [[1684]] kaj [[1686]], sekvita de dua specimeno en [[1739]], la rinocero de Dürer daŭre reprezentis por multaj eŭropanoj la ververan aspekton de tiu besto<small><ref>Clarke, 2-a kaj 3-a ĉapitroj.</ref></small>. Nur ekde [[1741]], pro la alveno en [[Nederlando]]n de la [[Clara (rinocero)|rinocerino Clara]], pli realista vidmaniero anstataŭis tiun de Dürer en okcidenta kulturo. La proprietulo de Clara, [[Douwe Mout van der Meer]], elmontris sian beston tra Eŭropo ĝis [[1758]], kio grandege klerigis la eŭropanojn pri tiu besto.
 
Krom la influo de la ''Rinocero'' de Durero, okazis dum la tutaj 15-a kaj 16-a jarcentoj vera intereso pri tiu besto, kiel ekzemplo de la mirindaĵoj trovindaj en la novaj ĵusmalkaŝitaj landoj de aliaj kontinentoj. En Lisbono kie unue alvenis rinocero oni uzis skulptaĵon de rinocero enmetita en la ornamaĵo de la [[Turo de Belem]], la plej elstara monumento de la ĉefurbo de [[Portugalio]]. La hispana verkisto [[Eslava Galán]] publikis [[historia romano|historian romanon]] nome ''En busca del unicornio'' (Serĉe la unukornulon) kiu priskribas ekspedicion de kastilianoj dum la dua duono de la 15-a jarcento al Afriko serĉe de besto kiun ili nomis unukornulon kaj kiun ili ĝis tiam neneiam estis vidinta, nur konis per priskriboj kiel tiu poste farota de Durero.
 
=== El la 18-a jarcento ĝis hodiaŭ ===