Romba dekduedra kahelaro: Malsamoj inter versioj
Maksim (diskuto | kontribuoj) Nova paĝo: {{Hiperpluredro |nomo=Romba dekduedra kaheligo |bildo=Rhombic dodecahedra.jpg |speco=konveksa uniforma kaheligo de eŭklida 3-spaco duala |ĉeloj=[[Romba dekduedro|Rombaj dekduedroj]... |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 18:35, 15 okt. 2007
En geometrio, la romba dekduedra kaheligo estas kaheligo de eŭklida 3-spaco. Ĝi estas la figuro de Voronoi de la edro-centrita kuba sfera pakigo, kiu estas (kiel oni opinias) la plej densa ebla pakigo de egalaj sferoj en eŭklida 3-spaco (vidu en keplera konjekto).
Romba dekduedra kaheligo | |
Speco | konveksa uniforma kaheligo de eŭklida 3-spaco duala |
Edroj | Romboj |
Ĉeloj | Rombaj dekduedroj V3.4.3.4 |
Geometria simetria grupo | Fm3m |
Propraĵoj | Latero-transitiva, edro-transitiva, ĉelo-transitiva |
Duala | Kvaredro-okedra kaheligo |
Ĝi konsistas de kopioj de sola ĉelo, la romba dekduedro. Ĉiuj edroj estas romboj, kun diagonaloj en la rilatumo √2. Tri ĉeloj kuniĝas je ĉiu latero. La kaheligo estas tial ĉelo-transitiva, edro-transitiva kaj latero-transitiva, sed ĝi ne estas vertico-transitiva ĉar ĝi havas du specojn de vertico. Je la verticoj kun la malakutaj rombaj edraj anguloj kuniĝas 4 ĉeloj. Je la verticoj kun la akutaj rombaj edraj anguloj kuniĝas 6 ĉeloj.
La romba dekduedro povas esti tordita sur unu de ĝiaj seslateraj sekcoj al formo trapezo-romba dekduedro, kiu estas la ĉelo de ia simila kaheligo kiu estas la figuro de Voronoi de seslatera proksima pakigo.
Eksteraj ligiloj
greke Eric W. Weisstein, Spaco-enspacanta pluredro en MathWorld.