Rinocero de Dürer: Malsamoj inter versioj

e
 
[[Dosiero:Nashorn.medici.jpg|right|thumb|300px|Emblemo de la duko de [[Florenco]], [[Aleksandro de Mediĉo]], kreita de [[Paolo Giovio]]. (''Dialogo dell’impresse militari et amorosi'', [[Venecio]], [[1557]])]]
Okaze de vizito de la [[Listo de francaj reĝoj|franca reĝo]] [[Henriko la 2-a (Francio)|Henriko la 2-a]], la artisto [[Jean Goujon]] starigis en [[Parizo]] [[Skulptarto|skulptaĵon]], kiu kopiis la rinoceron de Dürer, kun cetere 21-metrojn alta [[obelisko]] sur ĝia dorso<small><ref>Bedini, p.193</ref></small>. La verko troviĝis antaŭ la preĝejo Saint-Sépulcre, en la [[Strato Saint-Denis (Parizo)|strato Saint-Denis]]. Samaspekta rinocero, tiukaze [[bareliefo]], dekoracias panelon de unu el la [[Bronzo|bronzaj]] pordoj de la [[katedralo]] de [[Pizo (Italio)|Pizo]], en [[Toskano]]. Eblas citi multajn aliajn ekzemplojn : krom tre maloftaj esceptoj, ĉiuj artaj bildigoj de rinoceroj dum [[Renesanco]] devenas de la gravuraĵo de Dürer.
 
La populareco de la fantazia rinocero de Dürer ne malgrandiĝis poste, spite al la ĉeesto de nova hinda rinocero dum ok jaroj en [[Madrido]], el [[1579]] al [[1587]]. La gravuraĵo de Dürer restis fama, kvankam gravuraĵo de la madrida besto estis verkita de [[Philippe Galle]] en [[1586]] en [[Antverpeno]], kaj inspiris kelkajn artistojn de [[17-a jarcento]]. Malgraŭ la prezento de vivanta rinocero en [[Londono]] inter [[1684]] kaj [[1686]], sekvita de dua specimeno en [[1739]], la rinocero de Dürer daŭre reprezentis por multaj eŭropanoj la ververan aspekton de tiu besto<small><ref>Clarke, 2-a kaj 3-a ĉapitroj.</ref></small>. Nur ekde [[1741]], pro la alveno en [[Nederlando]]n de la [[Clara (rinocero)|rinocerino Clara]], pli realista vidmaniero anstataŭis tiun de Dürer en okcidenta kulturo. La proprietulo de Clara, [[Douwe Mout van der Meer]], elmontris sian beston tra Eŭropo ĝis [[1758]], kio grandege klerigis la eŭropanojn pri tiu besto.