Turo de Belem: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e +kat
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Torre de Belem 20050728.jpg|thumb|right|250px]]
 
La '''Turo de Belém''' estas unu de la [[monumento]]j plej simbolaj de la urbo [[Lisbono]]. Situas en la dekstra riverbordo de la rivero [[Taĵo]] en direkto al la marenfluo de la rivero, kie ekzistis iam la plaĝo de Belém kaj en la nuna kvartalo de sama nomo sudokcidente de la urbo. Dekomence ĉirkaŭita de akvo iom post iom estis ekĉirkaŭita de la plaĝa sablo ĝis esti parto de la tero.
 
Ĝi estis klasita kiel [[Monda Heredaĵo]] de la [[UNESCO]], kaj la 7an de Julio de [[2007]] estis elektita kiel unu de la Sep MirindajoxjMirindaĵoj de Portugalio. Ĝi estas kosntruaĵo de arkitekto Francisco de Arruda kaj estas unu el la plej elstaraj monumentoj de la arkitekturo de stilo ''manuelino''. Pasintece ĝi utilis kiel impostejo por eniri la urbon kaj estis la lasta vidaĵo de la portugalaj maristoj kiuj iris trans marojn malkaŝi aŭ kolonii novajn landojn.
 
La [[monumento]] montras [[araba|islamajn]] influojn kaj orientajn, kio karakteras en la [[Manuelino|stilo manuelino]] kaj markas la finon de la tradicio [[Mezepoko|mezepoka]] de la [[Turoj]], formante unun el la unuaj fortikaĵoj por [[artilerio]] en [[Portugalio]].
 
Parto de ties beleco baziĝas sur la ekstera [[dekoracio]], ornamita de ŝtonskulptitaj ŝnuroj, malfermaj [[koridoro]]j, [[turo]]j de viglado en [[mudeĥaro|mudeĥara stilo]] kaj [[krenelo]]j laŭ formo de [[ŝildo]]j dekoritaj kiel [[armela globuso|armelaj globusoj]], kruco de la [[Ordeno de Kristo]] kaj naturalismaj elementoj, kiel [[Rinocero de Durero|rinocero]], aludante la malkaŝojn de la portugaloj transmare. La [[gotiko|gotika]] interno sub la teretaĝo, utilis kiel armilejo kaj [[prizono]] kaj estas senornama.
 
La strukturo konsistas el du ĉefaj elementoj: la turo kaj la fortikaĵo. En la anguloj de la teretaĝo de la turo kaj de la fortikaĵo, elstaras cilindraj [[gvatoturo]]j kronitaj de [[kupolo]]j laŭ formo de oranĝeroj, riĉe dekoraciitaj ŝtone.
 
La kvarangula turo, de mezepoka tradicio, havas kvin etaĝojn super la fortikaĵo jene:
*Teretaĝo - ''Salono de la Guberniestro''.
*Dua etaĝo - ''Salono de la Reĝoj'', kun ornamitaj tegmento kaj kameno.
*Tria etaĝo - ''Salono de Aŭdiencoj''.
*Kvara etaĝo - ''Kapelo''.
*Kvina etaĝo - Teraso de la turo.
 
==Eksteraj ligoj==
{{commons|Turo de Belém}}
*[http://www.monumentos.pt/scripts/zope.pcgi/ipa/pages/ficha_ipa?nipa=1106320024 Turo de Belém (IPA / DGEMN)]
*[http://www.ipa.min-cultura.pt/ Instituto Portugués de Arqueologia]
*[http://www.ippar.pt/ Instituto Portugués de Património Arquitectónico (IPPAR)]
*[http://whc.unesco.org/en/list/263 Ejo de UNESCO pri Monaĥejo de Jerónimos kaj la Turo de Belém (angle)]
*[http://buenrato.blogspot.com/2007/08/el-rinoceronte-de-la-torre-de-belm.html Pri la rinocero]
 
[[Kategorio:Portugalio]]