Rinocero de Dürer: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 77:
La populareco de la fantazia rinocero de Dürer ne malgrandiĝis poste, spite al la ĉeesto de nova hinda rinocero dum ok jaroj en [[Madrido]], el [[1579]] al [[1587]]. La gravuraĵo de Dürer restis fama, kvankam gravuraĵo de la madrida besto estis verkita de [[Philippe Galle]] en [[1586]] en [[Antverpeno]], kaj inspiris kelkajn artistojn de [[17-a jarcento]]. Malgraŭ la prezento de vivanta rinocero en [[Londono]] inter [[1684]] kaj [[1686]], sekvita de dua specimeno en [[1739]], la rinocero de Dürer daŭre reprezentis por multaj eŭropanoj la ververan aspekton de tiu besto<small><ref>Clarke, 2-a kaj 3-a ĉapitroj.</ref></small>. Nur ekde [[1741]], pro la alveno en [[Nederlando]]n de la [[Clara (rinocero)|rinocerino Clara]], pli realista vidmaniero anstataŭis tiun de Dürer en okcidenta kulturo. La proprietulo de Clara, [[Douwe Mout van der Meer]], elmontris sian beston tra Eŭropo ĝis [[1758]], kio grandege klerigis la eŭropanojn pri tiu besto.
 
Krom la influo de la [[Rinocero de Durero]], vekiĝis dum la tutaj [[15-a jarcento|15-a]] kaj [[16-a jarcento|16-a jarcentoj]] vera intereso pri tiu besto, kiu estis rigardita kiel bona ekzemplo de la mirindaĵoj troveblaj en la novaj ĵusmalkaŝitaj landoj de aliaj kontinentoj. En Lisbono, kien unue alvenis la rinocero, oni aldonis rinocero-skulptaĵon al la dekoracio de la [[turo de Belem]], la plej elstara monumento de la ĉefurbo de [[Portugalio]]. La hispana verkisto [[Eslava Galán]] cetere kreis [[Historiaj romanoj|historian romanon]] nomitan ''[[En busca del unicornio]]'' ("[[Serĉante la unukornonunukornulon]]") kiu priskribas ekspedicion de [[Kastilio|kastilianoj]] dum la dua duono de la 15-a jarcento al [[Afriko]], serĉante la beston, kiun ili nomis [[unukorno]]n kaj ekde tiam neniam vidis, sed nur konis danke al priskriboj kiel tiu poste farita de Durero.
 
=== El la 18-a jarcento ĝis hodiaŭ ===