Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Anstataŭigante paĝon per 'Por legi malnovajn diskutojn, bv. uzi la historio-butonon.'
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
Por legi malnovajn diskutojn, bv. uzi la historio-butonon.
 
:S-ro Lagrange, intence malatentante la vikipedian etiketon, metis la jenan tekston sur mian uzantopaĝon. Mi ŝovas ĝin al mia diskutpaĝo. --[[Vikipediisto:195.37.205.21|195.37.205.21]] 08:36, 17. Okt 2007 (UTC)
 
Mi gratulas ke vi ŝanĝis la refoje akuzan frazon :
Arno Lagrange kiu komprenas nek la diferencon inter supozo kaj aserto nek la diferencon inter multnombra kaj kelka
al pasiva neniun akuzanta
la nekapablo diferenci inter supozo kaj aserto kaj inter multnombra kaj kelka
sekve ĉiu povas konjekti pri kiu estas la nekapablulo. Atenta lego de miaj kontribuaĵoj montras ke mi klare distingas en la diskuto mian ''"nombreux"'' (multaj) de via "amasa" kaj de la zamenhofa "multega nombro" - kaj ne jam aperis la vorto "kelkaj" pri la nombro da transirintoj. La vorton "aserti" uzadas vi dum mi neniam skribis "vi asertas ke". Mi skribis "vi nomas", ('nomi' ne estas 'aserti') kaj mi jam klarigis ke tiu esprimo simple priskribas ke vi uzis tian vorton, kaj neniel pritraktas kiun opinion vi havas pri la temo (ĉu vi kredas tion , ĉu vi supozas ĝin, ĉu vi asertas ĝin): honeste mi konsideras ke estas la devo de ĉiu el ni prezenti nur sian propran opinion kaj lasi la kundiskutanton priskribi la sian. Do mi havas neniun antaŭsupozon pri via opinio, kaj lasas vin prezenti ĝin. Se vi komprenas miajn vortojn kiel malprava priskribo de via opinio, tiam sufiĉas mencii tion kaj al mi neniel estos problemo agnoski ke mi esprimis ion malprave. Estas tamen strange ke dum vi akre disputas pri la vortoj kiujn mi uzas,
* vi ofte ŝanĝas iujn vortojn per iu alia
** multaj -> amasa
** nomi -> aserti
** laŭ mia scio -> sen eĉ ombro da dubo
* iujn esprimojn nur faktajn al akuzaĵoj :
** "Vi nomas la transiron" -> "vi akuzas min pri tio, ke mi nomus vian aserton mito"
* priskribo de nepovo al nevolo :
** mi malhavas tiun libron kaj ne povas aliri ĝin -> vi ne volas konsulti, vi ĝis nun decidis ignori.
* kaj eĉ rajtigas vin priskribi miajn diversajn nekapablojn kaj aliajn mankojn
** Bv. simple agi honeste. Sed kompreneble -- vi estas esperantismano. Do malfacilas
** via unua falso. La dua falso
** Bonvolu agi honeste.
** Bv. ĉesi mensogi.
** Arno Lagrange komprenas nek la diferencon inter supozo kaj aserto nek la diferencon inter multnombra kaj kelka
Ĉu vi sincere konsideras ke estas eble honeste kundiskuti kun vi sur tiaj bazoj ?
{{alss}} 10:40, 15. Okt 2007 (UTC)
 
: Lagrange plu ne komprenas, kion li faris. Li plu kontrauvere asertas, ke mi nomis la transiron de multaj Vpistoj al Esperanto "mito". Restas la fakto, ke mi tion neniam faris. Mi ja dubas pri tia transiro, sed ne havas fidindajn nombrojn. Tial mi petis Lagrangon, ke li provizu nombrojn por sia aserto. -- Anstataŭ fari tion, li asertis, ke mi nomis la transiron mito. -- Tia nepreciza pensado ja fojfoje okazas, sed ke li persistas en tio, estas por mi ne komprenebla. --[[Vikipediisto:195.37.205.21|195.37.205.21]] 08:36, 17. Okt 2007 (UTC)