Bandungo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Yomismo (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Yomismo (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:295px-Locator_of_Bandung.png|thumb|right|400px|Bandunga panoramo]]
 
'''Bandungo''' aŭ '''Bandung''' ([[IPA]] pron.: {{IPA|/bʌndʊŋ/}}) estas ĉefurbo de okcidenta [[Javo]] provinco de [[Indonezio]], kaj kvara plej granda en la lando. Lokita je 768 m super marnivelo, Bandungo ĝuas relative la tutan jaron pli freŝajn temperaturojn ol plej parto de [[Listo de urboj de Indonezio|indoneziaj urboj]]. La urbo situas en riverbaseno ĉirkaŭita de [[vulkano|vulkanaj]] montoj. Tiu lokiĝo permesas al la urbo havi bonan naturan defendan sistemon, kiu estis la baza kialo por ke la registaro de [[Nederlanda Orienta Indio]] movu la ĉefurbon de la kolonio el Batavio al Bandungo.
 
La nederlanda kolonio unue setlis [[teo|teplantejojn]] ĉirkaŭ la montoj en la [[18-a jarcento]], kaj poste konstruis ŝoseojn por konekti la plantejojn al la urbo (180 km nordokcidente). La eŭropaj loĝantoj de la urbo petis akcepton de municipo (''gemeente''), kiu estis donita en 1906 kaj Bandungo iom post iom disvolviĝis kiel centro por plantejposedantoj. Luksaj hoteloj, restoracioj, kafejoj kaj eŭropecaj vendejoj estis malfermitaj kiel la esprimo ''Parijs van Java'' (Parizo de Javo).
[[Dosiero:350px-Bandung_view_from_the_peak.jpg|thumb|right]]
 
Post [[Indonezia sendependo]], la urbo disvolviĝis rapide kaj urbaniĝis ĝis transformi Bandungon el idilia urbeto al densa 15,000 loĝantoj/km² metropolita areo, kaj loko por ĉirkaŭ '''2 milionoj da loĝantoj'''. Oni troekspluatis la naturajn resursojn, ĉfe por konverti protektitajn altajn areojn en loĝejoj kaj restadejoj. Kvankam la urbon trafis multaj problemoj, kiel akvouzado kaj kaosa trafiko, Bandungo tamen ankoraŭ allogas ĉu loĝantojn ĉu vizitantojn.