Vikipedio:Diskutejo: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Marcos (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
|||
Linio 185:
::Mi tute ne subtenas sovaĝan forigon de artikoloj, eĉ se mizere sensukaj, samgrade kiel mi ne subtenas sovaĝan perrobotan naskemon de tiuj produktoj kies esperanteco konsistas nur en uzo de tri vortoj esperantaj (inter kiuj la neevitebla "estas"). Tamen mirigas min, kara Bea, ke vi povas konsideri Vikipedion nur kiel propagandilon kiu "hitparade" funkcias; ĉu vi analoge opinias ke la diplomoj donitaj de (ekzemple) FEI valoros nur se ili estas grandkvante donitaj, sendepende de iliaj enhavo ? Mi tute ne kredas ke vi opinias inda perdi tempon nur propagandcele. Se tiel estis, vi certe ne perdus tempon pliriĉigante la artikolon pri (ekzemple) [[Berlina muro]]: per la sama tempo malŝparo vi povintus krei dekon da artikoletoj, kiel ekzemple "La transirejoj de la berlina muro", "la murmuzeo ĉe Checkpoint Charlie" ktp. kiuj ja pligrandigus la nombron tiom utila al propagando (kaj cetere, kiuj enhave pli riĉus ol la "Trifouilli-estas-franca-vilaĝo"-aj artikoloj). Kore, --[[Vikipediisto:Ssire|Ssire]] 09:29, 17. Okt 2007 (UTC)
:::Ne, mi konsideras vikipedion ne nur kiel propagandilon, sed kiel propagandilo ĝi funkcias, ne nur, sed ĉefe laŭnombre. [[Vikipediisto:Lvh|Bea]] 10:24, 17. Okt 2007 (UTC)
Mia kialo por tia forigado: Ĝi estas "apartigilo" kun nur ruĝaj ligiloj. Ĝi ne apartigas ion ajn. Laŭ mia opinio, almenaŭ unu aŭ du el la ligiloj en apartigilo devas esti aktuala artikolo! Eble tio estas troa opinio! Tamen, mi pardonpetas ke miaj agoj kolerigis iun. -- [[Vikipediisto:Yekrats|Yekrats]] 11:04, 17. Okt 2007 (UTC)
:Laŭ nia [[Vikipedio:Reguloj pri forigado|reguloj pri forigado]], antaŭ forigo devas esti propono sur [[Vikipedio:Forigendaj artikoloj]]. Nur la tuj forigindaj artikoloj (klara vandalismo kaj ortografie/gramatike malĝuste titolitaj paĝoj) povas esti forigataj de administrantoj sen antaŭa diskuto sur [[Vikipedio:Forigendaj artikoloj]]. Mi esperas ke ĉiuj administrantoj sekvos tiun regularon. [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 13:03, 17. Okt 2007 (UTC)
|