Historio de kristanismo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ermito (diskuto | kontribuoj)
Ermito (diskuto | kontribuoj)
Linio 118:
Inter la jaroj [[726]] kaj [[730]], evidente subinflue de [[islamo]], komenciĝas en la [[bizanca imperio]] disputo pri to, ĉu eblas bildigi Jesuon Kriston kaj sanktulojn. Imperiestro [[Leono la 3-a]] akre prezentiĝas kontraŭ kristanaj bildigoj de [[ikono]]j kaj okazas ilia neniigo kaj persekutado de tiuj, kiuj uzis la bildojn kaj adoris Dion pere de ili. Kontraŭ Leono la 3-a stariĝis kaj konstantinopola patriarko [[Germano la 1-a]] kaj papo [[Gregorio la 3-a]], sed la malpermeson de Leono pri la bildoj plilongigis ankaŭ [[Konstantino la 5-a]], lia filo. La persekutado de ikonoduloj finas nur pro decido de [[regento|regentino]] [[Ireno]], reganta anstataŭ la neplenkreska [[Konstantino la 6-a]] ([[780]] - [[797]]). La ikonoklasmon kondamnis nur en la jaro [[789]] la kunvokita [[koncilio|2-a nicea koncilio]], kiu evidentiĝis la eklezian sciencon rilate al la bildoj kaj subtenis movadon de ikonhonorantoj.
 
La dua periodo de la persekutado de la adorantoj de bildoj venas dum regado de [[Leono la 5-a]] ([[813]] - [[820]]), kiu daŭrigas ankaŭ dum regado de [[Mikaelo la 2-a]]. Regentino [[Teodorino]], reganta anstataŭ [[Teofilo]], filo de Mikaelo, denove permesis honoradon de ikonoj kaj ŝanĝis la decidojn de apartenantaj [[sinodo]]j. Ekde tiu tempo ankaŭ la [[orienta eklezio]] solenas la unuan dimanĉon de la Granda [[festofasto]]n kiel solenon de triumfotriumfon de [[ortodoksio|ortodokseco]].
 
Ĉefa teologia oponanto de ikonoklasmistoj estis [[Sirio|siria]] monaĥo [[Johano el Damasko]], kiu klarigis, ke li ne adoras materion, sed "prefere la kreinton de materio". La ikonoduloj tiel konsideris, ke biblia malpermeso de la bildigado de Dio estis superita pro enkorpigo de Dio, per kiu alia persono de la nevidebla Dio fariĝis videbla materio. La bildo do ne aspektigas la nevideblan Dion, sed Dion en aspekto, en kiu li akceptis por si la korpon. Iliaj adorantoj ankaŭ konsideris la bildojn kiel parto de perbuŝe transdonata [[tradicio]]. Sed la tuta disputo ankaŭ karakterize rilatis al interrilato de la eklezio kaj la ŝtato, kiu en tiu ĉi aspekto estis en [[Bizanco]] tre aktuala - la kontraŭversio estis samtempe lukto de la eklezio je sendependeco en propraj aferoj kaj en demandoj de kredo.