Vratislav la 1-a: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 4:
'''Vratislav la 1-a''' (naskiĝis [[888]] - mortis [[13-an de februaro]] [[921]]) estis ĉeĥa [[princo]] kaj [[duko de Bohemio]], reganta ekde la jaro 915 ĝis sia morto en 921.
 
Vratislav estis filo de princo [[Bořivoj la 1-a]] kaj princino [[Ludmila]] kaj malpli aĝa frato de [[Spytihněv la 1-a]]. La legendoj priskribas ilinlin kapabla reganto, versimile li kiel la unua ekspansiis ekster la limojn de la ĉeĥa kaldrono. Ĉirkaŭ la j. 916 li fondis bazilikon de [[sankta Georgo]] en [[Praga burgo]], kie li ankaŭ estas entombigita. La eksterlandan politikon karakterigis bataloj kontraŭ hungaroj.
 
Kun edzino [[Drahomíra]] el la tribo Stodoranoj (regiono [[Brandenburgio]]), al kiu li edziĝis eble en la j. 906, li havis ses gefilojn, el tiuj du elstariĝis du filoj: Venceslao kaj Boleslao. Unu lia filino eble estis Střezislava, edzino de princo Slavník. Alia teorio estas, ke parenco de Přemyslidoj estis Slavník mem. Ĉiukaze de ĉi tiu edziĝo volviĝas parencrilato inter la du princaj gentoj.
 
Vratislav la 1-a estis entombigita en Praga burgo en baziliko de sankta Georgo, devene sub la plankon antaŭ la pastrejo, hodiaŭ lia ostrestaro ripozas en tumbotombo en la ĉefa navo.
Post la morto de Vratislav lia edzino Drahomíra ekkonfliktis kun sia bopatrino Ludmila, kiu ankoraŭ dum lia vivo edukadis liajn filojn. Post la morto de la princo versimile triba kunveno decidis pri disdivido de la potenco inter Ludmila kaj ŝia bofilino Drahomíra. Al zorgo de Ludmila estis metita eduko de la estonta princo, male Drahomíra estis destinita anstataŭi lin en regado ĝis lia maturiĝo.