Vratislav la 1-a: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 6:
Vratislav estis filo de princo [[Bořivoj la 1-a]] kaj princino [[Ludmila]] kaj malpli aĝa frato de [[Spytihněv la 1-a]]. La legendoj priskribas lin kapabla reganto, versimile li kiel la unua ekspansiis ekster la limojn de la ĉeĥa kaldrono. Ĉirkaŭ la j. 916 li fondis bazilikon de [[sankta Georgo]] en [[Praga burgo]], kie li ankaŭ estas entombigita. La eksterlandan politikon karakterigis bataloj kontraŭ hungaroj.
 
Kun edzino [[Drahomíra]] el la tribo Stodoranoj (regiono [[Brandenburgio]]), al kiu li edziĝis eble en la j. 906, li havis ses gefilojn, el tiuj elstariĝis du filoj: [[Sankta Venceslao|Venceslao]] kaj [[Boleslao la 1-a (Bohemio)|Boleslao]]. Unu lia filino eble estis Střezislava, edzino de princo Slavník. Alia teorio estas, ke parenco de Přemyslidoj estis Slavník mem. Ĉiukaze de ĉi tiu edziĝo volviĝas parencrilato inter la du princaj gentoj.
 
Vratislav la 1-a estis entombigita en Praga burgo en baziliko de sankta Georgo, devene sub la plankon antaŭ la pastrejo, hodiaŭ lia ostrestaro ripozas en tombo en la ĉefa navo.