Marko Zamenhof: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
'''Marko ZAMENHOF''' estas Esperanta formo de '''Markus Fabianviĉ Samenhof''', "kristana" aŭ [[goja nomo]] de '''Mordeĥaj ZAMENHOF''', filo de [[Fabian ZAMENHOF]], patro de [[L.L. Zamenhof]], instruisto de lingvoj franca kaj germana. Naskiĝis en la [[27-a de januaro]] [[1837]], mortis en la [[29-a de novembro]] [[1907]] en [[Varsovio]]. [[Kavaliro]] de multaj [[ordeno]]j.
 
Komencante studojn ĉe universitato, en [[1879]], L. L. Zamenhof transdonis sian lingvoverkon al sia patro, Mordeĥaj ZAMENHOF, por ke tiu ĝin konservu ĝis la fino de liaj studoj. Li, nekomprenante la ideojn de sia filo kaj opiniante la projekton esti sensenca laboro, bruligis la verkon. Post multaj jaroj, li konvinkiĝis pri la utileco de la afero, pentis kaj verkis [[Proverbaro Esperanta|Frazeologion seplingvan]] (rusa, pola, franca, germana, hebrea, latina kaj E-a).