Pri Musoj kaj Viroj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Alidirektanta al Pri Musoj kaj Homoj
 
Linio 1:
#REDIRECT [[Pri_Musoj_kaj_Homoj]]
'''''Pri Musoj kaj Homoj''''' ([[Angla lingvo|en:]]''Of Mice and Men'' estas novelo de [[John Steinbeck]], unue eldonita en [[1937]], kiu rakontas la tragikan historion pri Georgo (en:George) kaj Lenĉjo (en:Lennie), du senhejmaj migrantaj bien-laboristoj en [[Kalifornio]] dum la [[Granda Depresio]] (1929—1939). La historio situiĝas en bieno kelkajn mejlojn for de [[Soldad, Kalifornio|Soledad]] en la [[Valo Salinas]].
 
== La titolo de la novelo ==
 
La titolo de la novelo aludas al verso en [[Skota lingvo|Skotlingva]] [[poemo]] de [[Robert Burns]]: ''La plej bone faritaj projektoj de musoj kaj homoj ofte fiaskas.'' Teorie, la muso estas Lenĉjo, kiu perdiĝas en la granda mondo en kiu li devas sin vivteni. La viro estas Georgo, kiu prenas la muson sub sian flugilon kaj montras al ĝi la vojon. Simile al reala muso Lenĉjo enkaĉiĝas estante en lokoj kie li devus ne esti, kaj farante aferojn kiujn li devus ne fari. Georgo tieas por esti la diciplinanto al la muso (Lenĉjo) ke li ne implikiĝu en tiom da ĉagreno.
 
Alian interpreton oni povas eltiri el la inspiraĵo kiun Burns prenis por la poemo. Burns estis pluganta kampon kiam li konstatis, ke la plugilo detruis muson kaj ties hejmon subteran en la kampo. La okazaĵo — la detruo de tiu muso kaj ĝia hejmo, kiam certe antaŭe ŝajnis al la muso, ke ĝian vivon ĝi jam bone aranĝis kaj antaŭplanis — igis lin kontempli pri la poveco de la plej bone planitaj ambicioj kaj esperoj de la muso, kaj de la viro, plejlarĝasence, fuŝiĝi de simpla fatal-ŝanĝo. La eventoj en la novelo fuŝas la esperojn, revojn, kaj ambiciojn de Lenĉjo kaj Georgo klarigitajn de la komenco, kaj fariĝas la ujo per kiu Steinbeck ilustras la temojn de la libro pri la stataĉo de la homaro kaj ties revoj.
 
== Intriga resumo ==
{{intrigo}}
Lenĉjo estas granda, fizike forta viro kun menso de infano, kaj Georgo estas pli malgranda viro kun sprito rapida. Ili estas vagantaj bienolaboristoj kiuj veturadas kune serĉante haveblajn ŝancoj perlabori monon. Lenĉjo dependas de Georgo, kiel ankaŭ Georgo de Lenĉjo, ĉiajn malsamajn fojojn en ilia vetruado. La ideala celo de la plejo de bienlaboristoj estas akumuli iomegan monstokon kaj iamfine aĉeti bieneton, kaj ''sin vivteni dejl grazo dejl tejr' '' <!-- la parolmaniero ne stas edukita! -->([[Angla lingvo|en:]]''"live offa the fatta the lan´."'') Lenĉjon pelas al tiu celo la espero ''prizorgi la [[kuniklo]]jn''. Tamen, tiu celo ŝajnas nenio pli ol forega revo ĝis kiam Kandi (en:Candy), alia laboristo sur a bieno, ofertas kontribui sian monkonservaĵojn por partopreni la projektatan bieneton.
 
Sub la solsenteco kaj bazeco de la vivovojo kiun ili spertadas, la solidiĝanta espero de Georgo kaj Lenĉjo por sia propra bieno allogas ankoraŭ alian esperanton, Kruks (Crooks), ĉevaleja ulo [[Afriko|Afrik]]-devena. Spite al iliaj plej bonaj klopodoj, la revo komencas disfali, tute fiaskante kiam Lenĉjo hazarde (kaj malgraŭvole) mortigas la edzinon de Kurli rompante ŝian kolon. Al si li diradas, ''Mi farita malbonaĵo. Mi farita denova malbonaĵo.'' Aŭguraĵo de tio troviĝis en la komenco de la novelo, ĉar ĉe la lasta bieno ĉe kiu ili laboris, Lenĉjo komencis tuŝi la robon de iu virino, kaj ili lin linĉontis ĝis kiam Georgo sin kaŝis kun Lenĉjo, kaj poste eskapis. Post la morto en liaj brakoj de la edzino de Kurli, Lenĉjo eskapas al la rivero kie antaŭe komenciĝis la rakonto, la loko kie Georgo lin konsilis sin kaŝi se li iam implikiĝos kaĉaĉen. (Rimarku la cirklan finon: ĝi sugestas, ke la laboristoj estas kaptitaj en la ciklo por ĉiam.
 
Por savi Lenĉjon de la venĝo de Kurli, kiu rezultigus multan doloron por Lenĉjo, Georgo rapide lin mortigas per [[pistolo]] [[Lugar]] kiun li antaŭe ŝtelis de Karlson (Carlson). Tion li faris per tio, ke li unue fordistris Lenĉjon per priskribo de ilia revo pri propra bieneto, kio forkaptas lian atenton kaj ebligas Georgon premi la pistolon ĉe la kapodorson de la nesuspektanta Lenĉjo kaj lin pafi. Slim, alia bienlaboristo, tiam forkondukas Georgon por iom drinki por trankviligi la nervojn. La lastan frazon de la novelo diras Karlson, la bienlaboristo kiu antaŭe mortigis la maljunan hundon d Kurli laŭ maniero simila al tiu de la mortigo de Lenĉjo (kio antaŭombreĥas ties morton). Li diras al Kurli, ''Nu kio je infero laŭ vi ronĝas ilin du ulojn?'' (en:"them two guys"), respegulante la fakton, ke ambaŭ karakterojn neniam lernis la valoron de kompato.
 
==Roluloj en "Of Mice and Men"==
 
*'''George Milton''' (Georgo) &mdash; Malhelhara biena [[sinekdoĥo|mano]]. Li zorgas pri Lenĉjo kaj revas pri pli bona vivo. Lia familia nomo, Milton, aludas al [[John Milton]], la aŭtoro de ''[[Paradise Lost]]'' (''[[Paradizo Perdita]]''). La temoj kaj titolo de tiu eposa poemo kontribuas al la temoj de ''Pri Musoj kaj Homoj'' — la perditaj esperoj kaj revoj de la homo. Ĉe la fino de la rakonto Georgo mortigas Lenĉjon per pafilo.
*'''Lennie Small''' (Lenĉjo) &mdash; Veturas kun Georgo. Li estas giganta viro, kiu ne konscias la propran forton. Lia mens-mankeco obsedigas lin dorloti 'molajn' materialojn: Tio kompreneblas reprezenti lian bezonon je homa intimeco, kion montras lia obsedo pri kunikloj. Georgo kaj Lenĉjo estas la solaj karakteroj kun kaj personaj kaj familiaj nomoj. Ironias lia familia nomo, ĉar ĝi estas ''Small'' (malgranda), dum li estas fizike ega viro. Lenĉjon mortigas Georgo per pafilo.
*'''Candy''' (Kandi) &mdash; Estas ĝenerala asistanto kaj purigisto (en:swamper). Li iam antaŭe perdis la manon laborante sur la bieno. Apartenas al li tre maljuna hundo, kiun mortpafas Carlson (Karlson).
*'''Curley''' (Kurli) &mdash; Malsimpatia kurbhara karaktero. Estrido, li ofte faras batalojn kaj malamas homegojn, ĉefe Lenĉjon. Li faras batalon kun Lenĉjo neniale. Komence, Lenĉjo ne sin defendas kaj toleras la batadon, sed fine ekprenas kaj premfrakasas manon de Kurli.
*'''Edzino de Curley''' (edzino de Kurli) &mdash; Juna belaspekta virino, kiun fojfoje la viroj nomas ''putino''. La sola virino sur la vire orientita bieno, ŝi ne havas nomon. Ŝi ofte koketas kun la bienistoj kaj sekrete malamas sian edzon pro tio ke li konsideras ŝin sia trofeo. Kiel Georgo kaj Lenĉjo, ŝi havis revojn, kiuj iamfine frakasiĝas. Ŝin senvole mortigas Lenĉjo.
*'''Slim''' (Slim) &mdash; La moralan mezurilon sur la bieno, ĉiuj aliaj karakteroj respektas lin; li havas ĉioscian kaj ĉiopovan ĉecon. Kurli suspektas, ke li interpetolas kun lia edzino. Li helpas al Lenĉjo, ke tiun oni ne maldungu post lia batalo kun Kurli. Reĝido de la bieno. Li estas [[ektirŝnuro|ektirŝnura]] [[mulo|mularestro]], kiu scipovas konduki mularojn verŝajne senpene.
*'''Crooks''' (Kruks) &mdash; La sola nigrulo sur la bieno. Oni diskriminacias kontraŭ li, kaj li devas dormi malantaŭ la ĉevalejoj. Eblas, ke li estas la plej inteligenta homo sur la bieno. Sed poste ni vidas iom el la diskriminacio forviŝita dum li ludas [[ĉevalŝuoj]]n kun la aliaj bienlaboristoj (spite al tio ke li havas malrektan dorson). Kruks juĝas la homojn antaŭ ol li ilin bone ekkonas.
*'''Carlson''' (Karlson) &mdash; Granda kaj malsentema viro. Li pafas la hundon de Kandi kaj ne komprenas emociojn kia kompato.
*'''Whit''' (Ŭit) &mdash; Juna viro; entuziasma pri vivo sur la bieno, kaj regula vizitanto ĉe la bordelo.
*'''La Estro''' &mdash; Aperas nur unufojon. Li estas patro de Kurli kaj mastrumas la bienon.
*'''Aunt Clara''' (Onklino Klara) &mdash; La antaŭa zorgantino de Lenĉjo. Kvankam ŝi neniam rekte aperas, ŝi ludas ŝlosilan rolon. Ŝi estas la sola pozitiva ina karaktero en la rakonto. {{intrigofino}}
 
== Filmaj, televidaj aŭ teatraj adaptaĵoj ==
=== Filmaj versioj ===
 
El l novelo oni faris kvin [[filmo]]jn:
*Filmo de [[1939]], ''[[Of Mice and Men (1939 movie)|Of Mice and Men]]'' kiun stelulis [[Lon Chaney Jr.]] (Lenĉjo) kaj [[Burgess Meredith]] (Georgo), reĝisorita de [[Lewis Milestone]]
*Filmo de [[1970]] por televido.
* Turka filmo de [[1975]] por televido.
*Filmo de [[1981]] por televido, ''[[Of Mice and Men (1981 movie)|Of Mice and Men]]'' kiun stelulis [[Randy Quaid]] (Lenĉjo) kaj [[Robert Blake (aktoro)|Robert Blake]] (Georgo), [[Ted Neeley]] (Kurli), reĝisorata de Reza Badiyi
*Filmo de [[1992]], ''[[Of Mice and Men (1992 film)|Of Mice and Men]]'', kiun stelulis [[John Malkovich]] (Lenĉjo) kaj [[Gary Sinise]] (Georgo), reĝisorata de [[Gary Sinise]].
 
=== Opero ===
 
[[Carlisle Floyd]] verkis [[opero]]n surbaze de la novelo en [[1970]]. La opero fierhavas La [[Rakontisto]], karaktero, kiune troviĝas en la libro.
 
=== Dramoj ===
 
Adaptaĵoj por scenejo oni ankaŭ faris:
 
*La originalan produktaĵon faris [[Sam H. Harris]], kaj ĝi malfermiĝis je la [[23a de novembro]], [[1937]], en la [[Music Box Theatre]] en [[Broadway theatre|Broadway]]. Ĝi daŭris por 207 ludfaroj (en:performances), kaj ĝin stelulis [[Wallace Ford]] kiel Georgo kaj [[Broderick Crawford]] kiel Lenĉjo. Ankaŭ notinde, la rolon d Kruks ludis [[Leigh Whipper]], la unua Afrik-Usona membro de la [[Actors' Equity Association]]. Whipper refaris sian roloon por la film-versio de 1939. Ĝin "Best Play" (Plej Bona Dramo) de la sezono de 1937-38 elektis la [[New York Drama Critics' Circle]] (La Rondo de Dramaj Kritikistoj de NovJorko). (fonto: ''Critics' Prize Plays,'' World Publishing Company, 1945)
 
*La dramon oni revivigis en Broadway-a produktaĵo de [[1974]] kun bona publicado. Stelulis [[Kevin Conway]] kiel Georgo kaj [[James Earl Jones]] kiel Lenĉjo. La bone konata sceneja aktorino, [[Pamela Blair]] ludrolis edzinon de Kurli en tiu produktaĵo.
 
*En la fruaj [[1990oj]], la [[Steppenwolf Theatre Company]] faris produktaĵon kun [[Gary Sinise]] kaj [[John Malkovich]] ludanta la rolojn Georgo kaj Lenĉjo respektive.
 
== Polimikaĵo ==
 
La novelon oni forbaris de diversaj bibliotekoj aŭ kursaroj de lernejon en Usono en [[1993]] kaj [[1994]] pro tio ke ĝi ''"propogandas [[eŭtanazio]]n"'', sed ĝi restas deviga legaĵo en multaj aliaj Usonaj gimnaziaj kaj mezlernejaj kursoj pri la Angla. Ankaŭe, multaj studentoj studas la novelon por la [[General Certificate of Secondary Education|GCSE]] pri Angla Literaturo en [[Anglio]], [[Norda Irlando]] kaj [[Kimrujo]], "[[Standard Grade]]" en Skotlando kaj la "[[Leaving Certificate]]" en [[Ireland]]. Ĝin oni studas ankaŭ en pluraj gimnazioj en [[Victoria, Australia]] kiel parto de la preparo por la VCE (Victorian Certificate of Education). Ĝi estas deviga Anglalingva teksto por la "[[International Baccalaureate Diploma Programme]]" kaj estas studata de Maltaj studentoj prenontaj nivelon A aŭ meznivelajn ekzamenojn pri la Angla por sia "Matriculation Certificate".
 
Pro la enhavo de la novelo ĝin ofte celis cenzuroj, kaj ĝi aperas en la listo de la [[Usona Asocio de Bibliotekoj]] (American Library Association) pri la 100 plej ofte defiataj libroj de 1990-2000 ĉe numero ses. [http://www.ala.org/ala/oif/bannedbooksweek/bbwlinks/100mostfrequently.htm]
 
== Bagatelaĵoj ==
 
*Steinbeck verkis la libron, kune kun ''[[La Uvoj de Kolero]]'' (The Grapes of Wrath), tie, kie nun estas [[Monte Sereno, Kalifornio]], en sia hejmo ĉe 16250 Greenwood Lane.
 
*''Pri Musoj kaj Homoj'' estis la unua provo de Steinbeck verki sian ĝenron, dramo-noveleto. Li volis verki novelon kiun oni povus surscenigi rekte de la teksto aŭ dramon kiu legeblus kiel novelo. Li konsideris tiun verkon malsuceso, en tio, ke li tion ne plenumis.
 
*La hundo de Steinbeck manĝis fruan manuskripton de la novelo. Verŝajne ĝi tre malsimilis. [http://books.guardian.co.uk/news/articles/0,6109,1125534,00.html].
 
*La originala titolo de la libro estis ''Io Kio Okazis''.
 
==Aleksteraj ligoj ==
 
* [http://wikisummaries.org/Of_Mice_and_Men Of Mice and Men Summary]- Libera vikia resumo de ĉapitroj kaj karakteroj kun demandoj por diskuto kaj eseo.
 
[[Kategorio:Romanoj de 1937]]
[[Kategorio:Usonaj romanoj]]
[[Kategorio:Anglalingva literaturo]]
[[Kategorio:Fikcio de la Granda Depresio]]
 
[[de:Von Mäusen und Menschen]]
[[en:Of Mice and Men]]
[[es:De ratones y hombres]]
[[fi:Hiiriä ja ihmisiä]]
[[fr:Des souris et des hommes]]
[[he:על עכברים ואנשים]]
[[it:Uomini e topi (romanzo)]]
[[ja:二十日鼠と人間]]
[[nl:Of Mice and Men (boek)]]
[[pl:Myszy i ludzie]]
[[pt:Of Mice and Men]]
[[sk:O myšiach a ľuďoch]]
[[sv:Möss och människor]]
[[zh:人鼠之間]]