Serĉante la Unukornulon: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Yomismo (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo: '''''Serĉante la Unukornulon''''' estas historia romano de la hispana verkisto Eslava Galán kun fono je la lastaj jaroj de la reĝo Henriko la 4-a kromnomita ...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 08:56, 24 okt. 2007

Serĉante la Unukornulon estas historia romano de la hispana verkisto Eslava Galán kun fono je la lastaj jaroj de la reĝo Henriko la 4-a kromnomita “la senpova”, en la dua duono de la 15-a jarcento, kaj tre akurate dokumentita historie (kelkaj el la ĉefroluloj vere ekzistis, kiel la propra ĉefrolulo Juan de Olid. Tiu romano ricevis la tre gravan en Hispanio premion Planeta, en 1987, kaj la aŭtoro, Juan Eslava Galán famiĝis per ĝi.

Temo

Tiu romano konigas onin la etoson kaj kutimaron de la epoko, la tiaman koncepton pri honoro, kuraĝo kaj devo al la reĝo kaj la ideon pri Afriko kiun havis la tiamaj eŭropanoj kaj kiel tiuj eksploristoj vidis ĝin. Temas pri ekspedicio al Afriko por ĉasi tion kion tiuj tiamaj kastilianoj nomis unukornulon kaj poste oni nomos Rinocero kaj por fortranĉi ties kornon laŭdire utila por kuraci la seksan senpovecon de la reĝo. Tiom serioza historio estas distre traktata en la romano per alloga priskribo de la sentoj de la eksploristoj kaj per uzado de humoro.