Serĉante la Unukornulon: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Yomismo (diskuto | kontribuoj)
Yomismo (diskuto | kontribuoj)
Linio 3:
Tiu romano konigas onin la etoson kaj kutimaron de la epoko, la tiaman koncepton pri honoro, kuraĝo kaj devo al la reĝo kaj la ideon pri Afriko kiun havis la tiamaj eŭropanoj kaj kiel tiuj eksploristoj vidis ĝin. Temas pri '''ekspedicio al Afriko''' por ĉasi tion kion tiuj tiamaj kastilianoj nomis ''unukornulon'' kaj poste oni nomos [[Rinocero de Durero|Rinocero]] kaj por fortranĉi ties kornon laŭdire utila por kuraci la seksan senpovecon de la reĝo. Tiom serioza historio estas distre traktata en la romano per alloga priskribo de la sentoj de la eksploristoj kaj per uzado de humoro.
==Historia fono==
[[Henriko la 4-a]] (Reĝo de [[Kastilio]] inter la jaroj 1454-1474) edziĝis dufoje, unue al Doña Blanka de [[Navaro]], kies geedziĝo ne plenumiĝis kaj estis malvalidata (pro tio la kromnomo de “senpovulo”), kaj kvankam li havis filinon nome Juana (Johanino) “la beltraneja” kun sia dua edzino Doña Juana de [[Portugalio]], laŭdire ŝi ne estis lia vera filino, sed de unu el liaj ĉefaj nobeluloj Don Beltrán de la Cueva (pro tio la kromnomo “beltraneja”) kaj pro tio laŭ la traktato de la Virbovoj de Guisando la propra reĝo deklaris heredontinon pri la reĝorajtoj al sia fratino Isabel (la estonta edzino deel la [[Katolikaj Gereĝoj]]) anstataŭ sian filinon Juana, kio kialis post lia morto, ke ambaŭ, onklino kaj nevino, komencis enlandan militon por la reĝorajto de Kastilio.