Rat-Man: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 32:
«''Ĉiu homo havas siajn pasiojn. Kelkfoje, oni estas tiom bonŝancaj ke tiuj pasioj estas la samaj kiel aliaj similuloj. Estas, por mi, ekzemple, la kazo de la lingvo internacia de Zamenhof, tiu Esperanto kiu jam delonge montris al la tuta mondo sian kapablon produkti kulturon, kaj de juna (finfine, li estas nur dekjara) ulo maskita kiel rato, kiu vivas en mondo de homoj kun simiaj vizaĝoj. [...] Mi malkovris lin tute hazarde [...], kaj ek de tiam ne plu ĉesis ridi legante liajn historiojn: Leo bone desegnas, kaj bonege verkas, kaj liaj historioj estas plenplenaj da interesaj ideoj, da inspiroj, da ironio. Kial do, mi diris al mi, ne renkontigi Rat-Man "tuthazarde" ankaŭ kun la larĝa internacia publiko, uzante la internacian lingvon Esperanto? Tiel, pli malpli, naskiĝis la projekto RoMEo, kaj dank' al la subteno de IEJ kaj JEFO, kiuj kredis en ĝi, Rat-Man troviĝas nun ankaŭ en viaj manoj... atentu ke ĝi ne forkuru!''»
 
La ideo traduki Rat-Man en Esperanton, fakte, naskiĝis en 2001, kiam Leo Ortolani afable donis al Daniele Binaghi la eblecon traduki kelkajn el siaj bildstrioj por senpaga publikado en esperantistaj revuoj.
 
Post tiam, kaj vidinte la intereson de multaj eksterlandanoj, Daniele kontaktis Leo kaj ''Panini Comics'' por taksi ilian intereson pri eldono de esperantlingva versio de la komikso. Intereso ekzistis, sed mankis subtenantoj, do ĉio ekkaŝiĝis.
 
La ideo reaperis dum 2005, ĉar oni havis la revon eldoni la komikson okaze de la Universala Kongreso en Florenco. Sed, denove, malfacilis konvinki italajn organizojn subteni la projekton. Oni maltrafis la okazon de UK, sed post tio iel eblis konvinki JEFO kaj IEJ kuneldoni la komikson, kaj denove komenciĝis la rilatoj kun Ortolani (pere de lia agento Andrea Plazzi). Por malaltigi kostojn oni decidis memeldoni la komikson, ne plu kunlaborante kun ''Panini Comics'', kaj en Slovakio oni trovis esperantan eldonejo (ESPERO) kiu pretis helpi.
 
Teamo de italaj tradukistoj estis formita, kaj oni tradukis kelkajn rakontojn (du el ili, "''Legami di Sangue''" kaj "''L'Immutabile Destino''", ne povis esti uzitaj pro eksteraj kopirajtaj kialoj); intertempe, oni trovis junan komiksiston, Andrea Rossetto, kiu pretis desegni mallongan rakontenton omaĝe al Rat-Man kaj al Esperanto.
 
Internaciaj helpantoj (el Rusio, Japanio kaj Francio) helpis kontroli la tradukitajn tekstojn, speciale zorgante pri tradukado de la spritaĵojn, kiujn ofte Ortolani enmetas en siaj rakontoj.
 
...
 
 
La teamo de projekto RoMEo estas:
* projektestro: Daniele Binaghi
* tradukistoj: Cristina de Giorgi, Daniele Binaghi, Filippo Zanoner, Luisa Oberrauch Madella
* kontrollegistoj: Cristina de Giorgi, LinguaForce, Micĥail Povorin, Mizro Iwaya
* enpaĝigisto: Daniele Binaghi
* helpantoj kaj konsilantoj: Andrea Plazzi, Anna Lowenstein, Brunetto Casini, Manuel Giorgini, Peter Baláž, Pierluigi Cinquantini, Renato Corsetti
* desegnisto de la originala historio: Andrea Rossetto
* IEJ respondeculo: Michael Boris Mandirola
* JEFO respondeculo: François Parchemin
 
==Eksteraj ligiloj==