Diagramo de Hertzsprung-Russell: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
AlleborgoBot (diskuto | kontribuoj)
Pietersz (diskuto | kontribuoj)
e ligiloj
Linio 6:
Ekzistas aliaj pli "ekzotikaj" specoj de steloj, kiel '''[[blanka nano|blankaj nanoj]]''' (malsupre en la diagramo) kaj '''[[ruĝa giganto|ruĝaj gigantoj]]''', kiuj troviĝas en aliaj partoj de la diagramo.
 
== Karakterizaj regionoj ==
 
=== Ĉefa sekvenco ===
 
La plej multajn stelojn montras la menciita diagonalo; ĉar tiuj steloj ne estas inter la plej grandaj, oni nomas ĝin ankaŭ la "nana branĉo". Ĝi etendiĝas de O-klasaj steloj kun absoluta helo de ĉirkaŭ −6 al M-klasaj steloj kun helo de 9–16. Oni kunigas ilin en "klason de lumforto", kiu nomiĝas V (5).
Linio 14:
[[Suno]] estas ĉefsekvenca stelo el la spektra klaso G2. Aliaj ekzemploj estas [[Vego]] (A0) kaj [[Siriuso]] (A1).
 
=== Branĉo de la gigantoj ===
 
Duan branĉon klare distingeblan formas steloj de la spektraj klasoj G0 ĝis M kun absoluta helo de 0. Kompare al ĉefsekvencaj steloj de sama spektra klaso (do sama lumeco/areo) ili estas pli helaj, do havas pli grandan lumantan areon kaj tial estas nomataj (normalaj) gigantoj. Ilia regiono en la diagramo nomiĝas la branĉo de la gigantoj, kaj ilian lumklason oni nomas III (3).
Linio 20:
Inter la gigantoj kaj la ĉefa sekvenco estas breĉo, en kiu preskaŭ ne troviĝas steloj; ĝi nomiĝas '''breĉo de Hertzsprung'''.
 
=== Subgigantoj ===
 
Inter la ĉefa sekvenco kaj la gigantoj troviĝas la (malmultaj) subgigantoj kun la lumforta klaso IV (4). Iliaj diametroj estas inter tiuj de la ĉefa sekvenco kaj de la gigantoj.
 
=== Helaj gigantoj kaj supergigantoj ===
 
Super la branĉo de la gigantoj troviĝas du pli-malpli paralelaj branĉoj de eĉ pli grandaj steloj, nomataj helaj gigantoj (lumforta klaso II/2) kaj supergigantoj (klaso I/1). Steloj en ili ne multas, tamen distribuiĝas sufiĉe homogene.
 
=== Subnanoj kaj blankaj nanoj ===
 
La vosto de la ĉefa sekvenco dekstre malsupre nomiĝas branĉo de la subnanoj; la steloj tieaj estas sufiĉe malfortaj. Maldesktre de ili situas la branĉo de la subnanoj; ili havas spektrajn klasojn inter B kaj G, tre malgrandan diametron kaj helecon je 8–12malpli grandan ol la ĉefa sekvenco.
 
== Interpretado ==
 
Ls distribuiĝon de la steloj al klare distingeblaj grupoj eblas klarigi per kosmogonia teorio pri ilia ekesto. La evoluaj stadioj de la steloj estas pli-malpli klare distingeblaj kaj respeguliĝas en la diagramo. La transiro inter du stadioj ofte okazas en katastrofa formo, kiu daŭras mallonge kaj do ne respeguliĝas en la diagramo.
Linio 42:
Eblas uzi la lumkoloron de la steloj anstataŭ la spektra tipo, kiu same korelacias kun la temperaturo, sed rezultas iom malsama diagramo.
 
== Eksteraj ligiloj ==
 
En la [http://www.atlasoftheuniverse.com/hr.html atlaso de la universo] troviĝas diagramo de Hertzsprung-Russell, en kiu oni desegnis 22.000 stelojn el la katalogo Hipparcos (HIP) kaj 1.000 el la katalogo Gliese (GJ).