Filiokvo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ermito (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Ermito (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 5:
En la katolika Eklezio oni oficiale agnoskis filiokvon en Hispanio en VI jarcento: en 589 la tria Toleda koncilio enskribigis filiokvon en la Kredsimbolon. Sed ĝenerale la papa Eklezio ankoraŭ havis la Kredsimbolon sen filiokvo. Pri oficialigo de filiokve klopodis [[Karolo la Granda]]. Karolo ofendiĝis kontraŭ la bizanca imperiestrino Irena, kiam ŝi edzigis sian filon Konstantenon, fianĉigitan al la filino de Karolo Rotruda, al filino de armena reĝo Maria. Post kelka tempo Irena inspiris en la suda Italujo resurekton kontraŭ Karolo. Karolo ekvolis akuzi la grekojn pri herezo. Komence li uzis [[ikono (religio)|ikonhonoradon]] kiel pretekston. Poste ankaŭ filiokvo estis uzita. Karolo okazigis koncilion en Aahen en 809, kiu aprobis filiokvon. Tamen la papo [[Leono la 3-a]] rifuzis inkludigi filiokvon en la Kredsimbolon, kvankam konfesis sin agnoski la doktrinon.
 
Unuafoje en Romo oni kantis la Kredsimbolon kun filiokvo ĉe kronado de Heinrich la 2-a far la papo [[Benedikto la 8-a]]. La Roma Eklezio dogmigis filiokvon dum la [[Florenca koncilio]] (1438-1445). Dum tiu ĉi koncilio la katolika Eklezio voisvolis aperigi union kun la [[Ortodoksismo]], sed postulis, ke la ortodoksuloj akceptu la doktrinon pri filiokvo. Tiu kaŭzis skismon inter ortodoksuloj: kelkaj aliĝis al la katolikismo, akceptinte filiokvon kaj agnoskinte la potencon de la papo super si, aliaj (inkluzive ĉiujn superajn hierarkiulojn) restis ĉe la senŝanxa Nicea Simbolo. Nur la [[2-a Koncilio de Vatikano]] (1959-1963) agnoskis, ke la ambaŭ formuloj - kaj kun kaj sen filiokvo estas egale eblaj kaj valoraj.